| |
DL4IAX > ESPERANT 29.10.03 11:56l 119 Lines 5022 Bytes #999 (11) @ WW
BID : HNILV7_F6KFG
Read: DB0FHN GUEST DK6CC
Subj: [eo] Esperanto-kurso 2/5, versio 0.7
Path: DB0FHN<DB0RGB<DB0MRW<DB0ERF<DB0ROF<DB0ACH<DB0NDK<LX0PAC<DB0GE<F6KFG
Sent: 031029/1048z @:F6KFG.FCAL.FRA.EU [Strasbourg-City] DP6.00 $:HNILV7_F6KFG
From: DL4IAX @ F6KFG.FCAL.FRA.EU (Axel)
To: ESPERANT @ WW
Esperanto-kurso parto 2 / 5 versio 0.7
===============
Alfabeto kaj elparolo
---------------------
La elparolo estas strikte regula. E-o estas fonetika; tio signifas ke la
elparolata kaj la skribata lingvo konformas ekzakte. E-o estas parolata
kiel skribata; ne estas silentaj literoj. Silaboj estas prononcataj flue
kiel kutime, sed du apudaj vokaloj au du apudaj konsonantoj estas pro-
noncataj aparte, ekz. "ae" kiel en >>"Is_ra_el"<<, "ng" kiel en >>"un_gut"<<.
Se "j" staras post unu el la vokaloj "a/e/o/u", ili kunlighas je unu
nova sono:
aj kiel en >>Eimer (ai)<<
ej kiel en >>Volleyball (aei)<<
oj kiel en >>Allgaeu (aeu)<<
uj kiel en >>Ruin (ui, aber zu einer Silbe verschliffen)<<
Aliakaze "j" estas parolata kiel normala konsonanto (>>jung, Adjektiv<<).
Se "ij" aperas, ambau literoj chiam apartenas al diferentaj silaboj
(>"pri_jugho"<).
>>De la germana diferencanta elparolo:
c kiel en Zucker (z, ne kiel k!)
s kiel en Wasser (vocha s, ankau je la vortkomenco)
z kiel en Rose (mola s)
v kiel en Wild (w)<<
Krom la normalaj literoj E-o havas ses literojn kun supersigno, simile
al la >>germanaj a/o/u, kiuj havas du punktojn super ili<<, por indiki
specialajn sonojn. Bedaurinde ni devas transskribi ilin en paket radio,
char ni ne uzas la kodsistemon ISO-8859-3 (latino-3).
La literoj c, g, h, j kaj s ankau estas kun ^ super ghi (cirkumflekso;
E-o: >chapelo< = >>Hut<<). Tiuj povas esti alternative skribataj kun
sekvanta h, x au ^:
ch cx c^ kiel en >>Tscheche (tsch)<<
gh gx g^ kiel en >>Dschungel (dsch)<<
hh hx h^ kiel en >>Rochen (ch)<<
jh jx j^ kiel en >>Journal (mola "sch")<<
sh sx s^ kiel en >>Schiff (vocha "sch")<<
"u" ankau estas kun >>"Haken"<< (E-o: >hoko<, la inversa ^, kiel ghi estas
en la chehha lingvo). Nur tiam la chi-antaua vokalo kaj la "u" estas
kunligataj je unu sono (>>"blau"<<). Por transskribi oni ja uzas "ux" au
"u^", sed ne "uh"; jen defalas la "h" kaj ne estas diferenco inter "u"
kun kaj sen hoko super ghi.
Oni vinkulu sin interne de teksto je unu metodo (jen: "h"), kaj ne miksu
ilin. La literoj q, w, x kaj y ne aperas en Esperanto-vortoj, sed en
propraj nomoj kaj en neshanghate transprenitaj fremdvortoj. La kompleta
literum-alfabeto trovighas en la almetajho 1.
Akcento
-------
La akcento chiam estas je la antaulasta silabo.
Majusklo kaj minusklo
---------------------
Propraj nomoj, la una vorto je la frazkomenco kaj kelkaj mallongigoj
(ekz. >UK = universala kongreso<) estas skribataj majuskle. Oni ankau
povas skribi titolojn en tekstoj majuskle, au por speciala emfazo, ekz.
malpermeson (>NE FUMU!< = >>NICHT RAUCHEN!<<). - Chiuj aliaj estas
skribataj minuskle.
Frazarangho kaj interpunkcio
----------------------------
La frazarangho estas vaste libera kaj ne influas la sencon. La inter-
punkciaj signoj estas uzataj kiel kutime en la plej multaj naciaj ling-
voj. >>La uzado de la komo estas malpli disciplina ol en la germana.<<
Artikolo
--------
La decida artikolo estas "la" kaj validas por chiu genro (>>der/die/das<<)
kaj kazo (>>der/des/dem/den<<), en la singularo kaj en la pluralo. La
nedecida artikolo _ne_ estas esprimata:
>la domo< - >>das Haus<< >domo< - >>ein Haus<<.
Atentu: ne misuzu la numeralon >"unu"< = >>eins<< kiel nedecida artikolo!
Deklinacio de la pronomoj
-------------------------
>>Estas nenio diferenco inter "du", "Du", "ihr" kaj "Sie"<<.
Nominativo: >mi vi li shi ghi ni vi ili<
>>ich du er sie es wir ihr sie
Du Sie<<
La genitivo devenas el la nominativformo kun adherata "a". Tiuj ankau
nomighas "posesivpronomoj":
>mia via lia shia ghia nia via ilia<
>>mein dein sein ihr sein unser euer ihr
Dein Ihr<<
La dativo devenas el la prepozicio "al" (>>an, zu<<) kaj la nominativ-
formo:
>al mi al vi al li al shi al ghi al ni al vi al ili<
>>mir dir ihm ihr ihm uns euch ihnen
Dir Ihnen<<
La akuzativo devenas el la nominativformo kun adherata "n":
>min vin lin shin ghin nin vin ilin<
>>mich dich ihn sie ihn uns euch sie
Dich Sie<<
En la tria persono singularo >"li"< nur validas por viraj homoj, >"shi"<
nur por inaj homoj, kaj >"ghi"< por aferoj kaj animaloj. Nur por hejm-
animaloj kiuj havas nomojn, oni rajtas uzi >"li"< resp. >"shi"<.
La malpersona pronomo >>"man"<< nomighas >"oni"<.
La refleksivpronomo >>"sich"<< nomighas >"si" ("sia / al si / sin")<.
(fino de la dua parto)
Read previous mail | Read next mail
| |