| |
DL4IAX > ESPERANT 29.10.03 11:52l 60 Lines 2928 Bytes #999 (11) @ WW
BID : HNILOX_F6KFG
Read: OE3KLU DB0FHN GUEST DM1WBD DK6CC
Subj: [eo] Esperanto-kurso 1/5, versio 0.7
Path: DB0FHN<DB0RGB<DB0MRW<DB0ERF<DB0ROF<DB0ACH<DB0NDK<LX0PAC<DB0GE<F6KFG
Sent: 031029/1044z @:F6KFG.FCAL.FRA.EU [Strasbourg-City] DP6.00 $:HNILOX_F6KFG
From: DL4IAX @ F6KFG.FCAL.FRA.EU (Axel)
To: ESPERANT @ WW
Esperanto-kurso parto 1 / 5 versio 0.7
===============
Difino
------
Esperanto (mallonge: E-o) estas konstruita lingvo. Ghi estis kreata de
>>D-ro Ludvigo Lazarus Zamenhof<< kiel komuna dua lingvo por la homaro,
kiel ilo por la internacia komunikado, kiel kontribuo al popolkomprenado
kaj paco. Ghi estas neutrala lingvo, tial ghi garantias lingvan shanc-
egalecon. "Esperanto" nomighas en la lingvo mem: >>"ein Hoffender"<<.
E-o estas bone, facile kaj rapide ellernebla por chiu homo, egale kian
gepatran lingvon kaj kian aghon shi/li havas. La gramatiko konsistas el
nur 16 relative simplaj reguloj; estas nek esceptoj nek malregulajhoj.
Same sisteme farighas la vortfarado, kio reduktas la lernelspezon por la
vortoj plurfoje.
Enkonduko al tiu kurso
----------------------
Sekvas superrigardo de la kompleta gramatiko en la partoj 2 - 4, inklu-
sive elparolo kaj vortfarado. La kurso estas skribata en kompakta formo,
konsistas el mallongaj eksplikoj kaj ekzemploj, sed sen ekzercoj, por ke
tiu teksto estu tiel konciza kiel eble. Daurigantaj atentigoj situas je
la fino de la kvara parto. Parto 5 enhavas la almetajhojn.
Sendepende (tial sen versio-numero) ekzistas pluraj dulingvaj lern-
tekstoj, chiu pri certa temo. Ili peras la bazvortaron kaj montras la
aplikon de la gramatiko. Chiu el ili enhavas vortliston, parolturnojn
kaj tutajn frazojn. Vidu la liston je la fino de la kvara parto. La
lasta parto enhavas gheneralan vortliston kun vortoj, kiu ne jam estas
en la lerntekstoj; ghi ankau ne enhavas la pronomojn kaj la vortojn en
la almetaghojn (vidu gramatikparto 2 resp. 5).
La kurso estas internacia libera projekto. La originalaj tekstoj estas
skribitaj en E-o kaj tradukitaj en plurajn lingvojn: franca, germana,
hispana kaj rusa ghis nun. Tial la gelernantoj venas el multaj diversaj
landoj. Tuj kiam vi kapablas, bonvolu presentighi en la poshtkestrubriko
ESPERAnt kaj partoprenu aktive, uzu nian kanalon 1887 en la tutmonda
konverso (eble ankau en la nacia konverso, se ghi ekzistas) kaj atentu
la rondojn en fonio je la mallongaj ondoj (renkontigh-frekvencoj: 3766,
7066, 14266, 21266 kaj 28766 KHc). Ankau la chiutaga elsendo de Radio
Pollando (chitempe 7285 KHc, somere 15:00 UTK, vintre 16:00 UTK) estas
rekomendinda. Se vi havas demandojn, sendu ilin en la rubrikon (en iu
ajn lingvo kiun vi konas), kaj certe vi ricevos helpon. Multan plezuron
kaj sukceson!
Avisoj por tradukistoj kaj kunlaborantoj
----------------------------------------
Se vi estas spertulo kaj volas verki novan tradukon, bonvolu nur uzi la
esperantan version, kaj atentu la tekston kun la titolo:
>"Klarigoj por tradukistoj de la EO-kurso"<.
Ankau plibonigoj de la kurso kaj lerntekstoj pri novaj temoj estas bon-
venaj. Bonvolu sendi viajn proponojn en la rubrikon por publika diskuto
kaj evito de sennecesa dupleksa laboro.
(fino de la unua parto)
Read previous mail | Read next mail
| |