OpenBCM V1.07b12 (Linux)

Packet Radio Mailbox

DB0FHN

[JN59NK Nuernberg]

 Login: GUEST





  
DL4IAX > ESPERANT 29.10.03 11:49l 36 Lines 1647 Bytes #999 (11) @ WW
BID : HNILK5_F6KFG
Read: DB0FHN GUEST DK1NAH
Subj: klarigoj por tradukistoj de la EO-kurso
Path: DB0FHN<DB0RGB<DB0MRW<DB0ERF<DB0ROF<DB0AIS<DB0ZDF<DB0GE<F6KFT<F6KFG
Sent: 031029/1039z @:F6KFG.FCAL.FRA.EU [Strasbourg-City] DP6.00 $:HNILK5_F6KFG
From: DL4IAX @ F6KFG.FCAL.FRA.EU (Axel)
To:   ESPERANT @ WW 

Saluton!

Tiu teksto nur enhavas klarigojn por verki tradukojn de la originala
esperanta versio de la kurso. Bonvolu nur legi, sed ne traduki ghin. Dum
la traduko de la kurso atentu la krampojn "> <" kaj ">> <<".

Tradukendas la titolojn kaj la eksplikojn, sed ne la esperantajn espri-
mojn kaj ekzemplojn inter "> <"; jen nur forigu la "> <".

La ">> <<" markas la germanajn tradukojn de la ekzemploj; anstatauigu
la enhavon per via traduko de la korespondaj E-o-vortoj kaj forigu la
">> <<". Speciale en la unua chapitro pri la elparolo necesas trovi
aliajn vortojn el la cellingvo, kiu bone eksplikas la sonon.

Kelkfoje estas E-o-frazon inter ">> <<", kiu vershajne nur koncernas la
germanan lingvon. Komplete forigu, adaptu au traduku ghin laubezone.
Eble vi bezonos novajn eksplikojn por faktoj, kiu ne estas menciata -
ekz. por ekspliki la "decidan artikolon", se via cellingvo tute ne konas
tiun.

En la tradukita teksto estu neniuj "> <   >> <<", kaj neniuj germanaj
vortoj (krom en la germana versio, memkompreneble)! En la germana tra-
duko mi skribas maksimume 72 signojn per linio, kaj mi tre atentas je la
formato.

Bonvolu ankau traduki la sekvantan mallongan informtekston kaj elsendu
ghin unue (tradukenda titolo: "[eo] Informo pri la Esperanto-kurso";
char ghi ne estas parto de la kurso, ghi havas nek kurantan nek versio-
numeron). Tiu gravas, char kelkaj sisopoj principe nuligas multpartajn
elsendojn sen antaua informo, kaj ankau la interesuloj volas ghin antau
ili suchas multajn kilobajtojn.

Dankon por via kunlaboro!
Ghis!  Aksel, DL4IAX @ F6KFG.FCAL.FRA.EU


Read previous mail | Read next mail


 20.12.2025 09:36:59lGo back Go up