OpenBCM V1.13 (Linux)

Packet Radio Mailbox

DB0FHN

[JN59NK Nuernberg]

 Login: GUEST





  
DJ4PG  > ESPERANT 05.03.01 20:52l 21 Lines 855 Bytes #999 (0) @ WW
BID : J21DB0OBK004
Read: DL5YAE GUEST
Subj: Friedrichshafen, p.s.
Path: DB0AAB<DB0FSG<DB0SL<DB0RGB<DB0MRW<DB0ERF<DB0SHG<DB0OBK
Sent: 010219/1357z @:DB0OBK.#NDS.DEU.EU [JO42AG,TheBox,DL1BDY] DB19c1 $:J21DB0O
From: DJ4PG @ DB0OBK.#NDS.DEU.EU (Hans)
To:   ESPERANT @ WW

Pri la teksto Friedrichshafen b mi ricevis rimarkojn, kiuj provas, ke
kelkaj de vi atente legis. Tial jen ghustigoj kaj aldonoj:
1.  chu gravas 1887?  (ne 1987)
2.  almenau unu akuzativo mankis erare. Sed serchu mem :-))
3.  La virino havante la problemojn pri la angla lingvo, pri kiu
skribis G.B.Shaw, estis Eliza Doolittle.
Shi aperis en "Pygmalion", verko poste transigita al "musical"
kaj tre populara sub la titolo   my fair lady

Kiel mi skribis, Shaw jughis la fonetikajn problemojn de la angla lingvo
tre kritike. Li estis ankau tiu, kiu inventis la jenan shercon:
Kiel oni elparolu la anglan vorton    GHOTI   ?
solvo:    kiel  fish
kial?     GH    kiel en rough, do    f
          O     kiel en women, do    i
          TI    kiel en national, do sh
ghis! (ne fis!, sed ghis!) Hans



Read previous mail | Read next mail


 24.06.2026 10:41:28lGo back Go up