OpenBCM V1.13 (Linux)

Packet Radio Mailbox

DB0FHN

[JN59NK Nuernberg]

 Login: GUEST





  
DL4IAX > ESPERANT 05.03.01 18:15l 50 Lines 2379 Bytes #999 (0) @ WW
BID : G92E89DB0SIF
Read: DO6BA DL5YAE GUEST
Subj: lingvo-problemoj
Path: DB0AAB<DB0KFB<DB0ZKA<DB0GPP<DB0LX<DB0RBS<DB0ROT<DB0AIS<DB0SIF
Sent: 010220/1639z @:DB0SIF.#HES.DEU.EU [GIESSEN JO40IO] DP6.00 $:G92E89DB0SIF
From: DL4IAX @ DB0SIF.#HES.DEU.EU (Axel)
To:   ESPERANT @ WW 

Karaj amikoj !

En la Europa Komunumo, la problemoj de la tradukkostoj kaj de la temp-
perdo gravas en la politika mondo. Sed ekzistas ankau humana aspekto.
Por atingi realan komunecon, oni bezonas UNU lingvon, por chiu homo
povas komuniki rekte kun chiu alia homo. Sed ne sufichas diri simplajn
afablajn vortojn au povi mendi manghaghon en la hotelo dum ferioj;
necesas kompreni ankau komplikajn tekstojn, ekz. leghoj, kontraktoj,
teknikaj temoj. Chiuj regu tiun komunan lingvon same perfekte kiel sian
propran lingvon.

Multaj kredas ke la angla lingvo estus la respondo. Ne. Jen tri tialoj:

1) la "natural english speakers" havas gravegajn, sed neakcepteblajn
   avantaghojn kompreni tekstojn kaj speciale esprimi siajn pensojn;
2) nur ili ne lernu fremdlingvon, sed chiuj aliaj devas;
3) lerni la anglan perfekte ankau ne estas facile.

Kial speciale la angla - ne la franca, germana, hispana, itala (akcept-
demando!)?  Sed la supre priskribitaj problemoj restas chiam, che chiu
nacia lingvo. Nur artefarita lingvo evitas tiujn-chi problemojn kaj
atingas samajn shancojn por chiuj.

Europaj politikistoj deklaris tion jaron 2001 ol la "europa jaro de la
lingvoj". Ili postulis ke chiu lernu tri fremdlingvojn. Mi opinias ke
tiu celo estas malghuste. Ne garantigas ke du homoj lernis almenau unu
komunan lingvon. Celo devu lerni unu lingvon perfekte anstatau multajn
lingvojn, sed chiu nur iomete.

Ekzistas pli ol 500 artefaritaj lingvoj; kial speciale Esperanto?  Ghi
ne estis la unua; ghi ne estas pli malbone kaj eble ankau ne pli bone
ol aliaj. Sed: ghis hodiau certe ghi trovis pli anojn ol chiuj aliaj
komune!

La lingvo-problemoj ne nur koncernas la Europan Komunumon. Ankau en
aliaj regionoj de la mondo oni preparas similajn shtatkomunumojn, ekz.
en la suda afriko, orienta azio, centra kaj suda ameriko. Ni havas la
mondo-ekonomion. Per amatora radio kaj interreto la tuta mondo komuni-
kas. Kaj chiam ekzistas la samajn problemojn!

Mi estas konvinkita ke E-o estas la unusola racia solvo de la lingvo-
problemoj. Uzu ghin, reklamu por ghi, interesigu multajn novajn homojn,
radioamatoroj kaj "ordinaroj"!  Se vi volas, uzu la tialojn au traduku
tion tekston en vian propran lingvon. Bonvolu pardoni la skriberarojn;
mi estas komencanto ekde 10 monatoj.

Ghis!  de Axel, DL4IAX @ DB0SIF.#HES.DEU.EU


Read previous mail | Read next mail


 24.06.2026 12:18:20lGo back Go up