| |
G0NUE > ESPERA 18.09.95 22:38l 53 Lines 2359 Bytes #999 (0) @ WW
BID : 25682_GB7GBY
Read: GUEST DK3EL
Subj: ESPERANTO - Mallonge 3
Path: DB0AAB<DB0PV<DB0WGS<OE3XSR<OE3XZR<OE1XAB<OE1XGR<HA1VH<HA5OB<HA3PG<
WB0TAX<TPA1FL<W4DPH<KC4HAZ<KI4ZJ<N1OUT<G1DIL<GB7BBS<GB7GBY
Sent: 950916/2004Z @:GB7GBY.#15.GBR.EU #:25682 [Grimsby] FBB5.15c $:25682_GB7GB
From: G0NUE@GB7GBY.#15.GBR.EU
To : ESPERA@WW
MALLONGE - EL ESPERANTO-GAZETOJ
LA 80-a UNIVERSALA KONGRESO
Pli ol 2400 esperantistoj el 78 landoj partoprenis en la UK en Tampereo,
Finnlando. La nova Prezidanto de La Universala Esperanto-Asocio estas prof.
d-ro Lee Chong-Yeung el Koreio.
GEEDZIGHO DUMKONGRESA
Dum la kongreso du svedaj geesperantistoj, Nina Anderson kaj Kent Kilby,
jhuris al si reciprokan fidelon en la plej malnova protestanta preghejo de
Tampereo. La Internacia Esperanto-Koruso kantis en la ceremonio.
RADIO-AUSKULTANTOJ
La komisiito de UEA pri radio, A. Pettyn (Pollando), malfermis la kunvenon
kiu dedichis multe da atento al la nuna situacio de Pola Radio,
transformighinta de shtata en publikan servon. Oni disdonis al la kunvenantoj
senpagan broshuron de Jerzy Marek Nowakowski "La 5-a Programo de Pola Radio",
en kiu estas prezentata la 70-a historio de radiaj elsendoj en Pollando, kun
aparta konsidero al la eksterlandaj kaj al tiuj en Esperanto. Inf. Pola
Radio, Esperanto redakcio, Box - 46, PL 00-977 Varsovio, Pollando.
I.a., Bruno Masala (Francio) informis la 60 partoprenantoj pri nova
organizajho, Amikaro de Esperanto en Radio (AERA). kiu celas helpi la
vastigadon de la aplikado de E-o en radiostacioj, iniciati novajn E-elsendojn
kaj liveri konstante ghisdatigitajn datumojn al la membroj pri frekvencoj,
adresoj, ktp., por kontribuoj al progreso de parola E-kulturo kaj por
disvolvigi rilatojn inter radiofonio kaj gazetaro. Inf. Bruno Masala, 2 rue
des Vignes, F-57530 Coincy, Francio.
POLA RADIO
La raportisto de Pola Radio, Andreo Pettyn, chiutage sendis al Varsovio
son-raportojn kaj intervuojn, kiujn oni tuj audigis samtage.
Novaj frekvencoj de Pola Radio - 15.30h. - 6000kHz, 22.30h. - 6035 kHz: en
ambau elsendoj malaperis 6135kHz.
*****************************************************************************
EL DIVERSAJ GAZETOJ - Ekz. Heroldo de Esperanto, Esperanto, ktp.
Bonvolu sendi reagojn, komentojn ktp. pri la bulteno al Paul (G0NUE).
*****************************************************************************
ESPERANTO + AMATORA RADIO - PONTOJ AL LA MONDO
****************************************************
G0NUE @ GB7GBY.#15.GBR.EU
*****************************************************************************
Read previous mail | Read next mail
| |