| |
DL4IAX > ESPERANT 29.10.03 12:13l 211 Lines 7811 Bytes #999 (11) @ WW
BID : HNIM82_F6KFG
Read: DB0FHN GUEST DK6CC
Subj: [eo] Esperanto-kurso 4/5, versio 0.7
Path: DB0FHN<DB0RGB<DB0SL<DB0FSG<HB9EAS<F6KDL<F6KFG
Sent: 031029/1059z @:F6KFG.FCAL.FRA.EU [Strasbourg-City] DP6.00 $:HNIM82_F6KFG
From: DL4IAX @ F6KFG.FCAL.FRA.EU (Axel)
To: ESPERANT @ WW
Esperanto-kurso parto 4 / 5 versio 0.7
===============
Demandoj
--------
Demandoj ofte komencas per demandanta tabelvorto (vidu almetajho 3):
>Kiel vi nomighas? Kie vi loghas?<
>>Wie heisst Du?<< >>Wo wohnen Sie?<<
Demandoj, kiujn oni povas respondi "jes" au "ne", komencas per >"chu"<;
che tio >"chu"< ne estas tradukata:
>Chu la vetero estas bela?<
>> Ist das Wetter schoen?<<
>"Chu"< ankau povas aperi inter la frazo, se la demando nur komencas tie
(nerekta demando):
>Mi demandis shin, chu la vetero estas bela.<
>>Ich fragte sie, ob das Wetter schoen sei.<<
Atentu ke en E-o la verbo en la nerekta demando estas en la indikativo
(>estas<, ne >estus<); >>kontraue en la germana ghi estu en la konjunktivo!<<
Alia >"chu"<-formo, por demandi konsenton al la elstara dubinda eldiro:
>La vetero estas bela, chu ne?<
>>Das Wetter ist schoen, nicht wahr?<<
Tio >"chu ne"< je la fino (lauvorte: >>ob nicht<<; jen lausence tradukata)
konformas al la angla >"..., isn't it?"<.
Direktdeklaroj
--------------
Tiu paragrafo rilatas nur cel-direktojn, sed ne font-direktojn!
Oni uzas la akuzativon ankau por indiki direkton:
>La libro situas sur la tablo. (tablo:< lokindiko)
>>Das Buch liegt auf dem Tisch<<.
>Mi metas la libron sur la tablon. (tablon:< direktindiko)
>>Ich lege das Buch auf den Tisch<<.
Se la koncernata frazparto povas korekte respondi la demandon "kien?",
ghi estas direktindiko, aliakaze ghi estas lokindiko:
>dekstren< = >>nach rechts<< (jes!)
>dekstre < = >>rechts<< (ne!).
El la tabelvort-linio pri la loko (vidu almetajho 3):
>kie tie ie chie nenie<
>>wo da, dort irgendwo ueberall nirgendwo<<
sekvas sistemate la direktojn:
>kien tien ien chien nenien<
>>wohin dahin,dorthin irgendwohin ueberallhin nirgendwohin<<
Che prepozicioj oni adheras "-en" resp. "-n", se ghi finighas per "-e":
>apud / apuden < >>neben / daneben, nach nebenan<<
>antau / antauen < >>vor / vorwaerts<<
>ekster / eksteren < >>ausserhalb / nach draussen<<
>malantau / malantauen< >>hinter / nach hinten<<
>sub / suben < >>unter / nach unten<<
>super / superen < >>ueber / darueber, darauf<<
Estas alia grava regulo: post prepozicio staru la nominativon!
^^^^^^^^^^^^^^^^^^^^^^^^^^^^^^^^^^^^^
Se malgrau staras vorto en la akuzativo post prepozicio, ghi estas por
la direktindiko, tamen de la prepozicio.
Komparacio
----------
La unua komparacio estas formata per >"pli"< (= >>mehr<<), la superlativo
(dua komparacio) per >"la plej"< (= >>meist<<):
>la granda urbo / la pli granda urbo / la plej granda urbo<
>>die grosse Stadt / die groessere Stadt / die groesste Stadt.<<
En komparoj la formoj estas >"pli ... ol"< resp. >"la plej ... el"<:
>tiu urbo estas pli granda ol jena (urbo)<
>>diese Stadt ist groesser als jene (Stadt)<<
>tiu urbo estas la plej granda el chiuj<
>>diese Stadt ist die groesste von allen<<.
Vortfarado
----------
La radikoj mem estas troveblaj en la sekvantaj lerntekstoj de tiu kurso
kaj en vortaroj. Vidu la liston sube.
Apud la supre nomataj gramatikaj derivajhoj el la radiko novaj vortoj
ankau estas formataj:
- per uzo de prefiksoj kaj sufiksoj (vidu almetajho 4 resp. 5). Tiu el
ili havas sian difinitan sencon, tial oni lernu ilin nur unufoje. Ili
povas esti uzataj en chiu kazo, en kiu faras sencon.
- per kombino de pluraj radikoj. Che tio la substantiva finajho "-o" en
la centro povas esti ellasata au konservata, lau pli bona sono kaj
propra placho. Pleje ghi estas ellasata, char ghi estas pli mallonga.
La plej grava vorto staras malantaue:
>viro + kato = virkato< (au >virokato<)
>>Mann + Katze = Kater<<.
Oni ne troigu tion per konstrui teniovortojn (kombino de pli ol du
radikoj), kiel kutime ekz. en la germana. Pli bone estas la formo
>"familia nomo"< anstatau >"familionomo<" (= >>Familienname<<). Tio nur
eblas, se ambau formoj havas la saman sencon. Kontraue, >"poshtkesto"<
(= >>Postkasten, Briefkasten<<) ne estas sencoplene esprimebla per
>"poshta kesto"<. Oni povas uzi la "-" por plibonigi la legeblecon, ekz.
>"amatorradio-stacio"< (= >>Amateurfunk-Station<<).
- per uzo de la prepozicio >"de"< (= >>von<<), ekz. >"kurso de Esperanto"<
(= >>Esperantokurs<<).
Ciferoj kaj numeroj
-------------------
0 1 2 3 4 5 6 7 8 9
>nul unu du tri kvar kvin ses sep ok nau<
10 20 21 100 1.000 1.000.000 1.000.000.000
>dek dudek dudekunu cent mil miliono miliardo<
Dum la numerofarado la ciferoj estas adherataj de maldekstre al dekstren;
ne estas kazuoj (>>kiel en la germana la permuto de la du lastaj ciferoj
antau la komo<<). La "_" nur servas jen por plibonigi la legeblecon kaj
alie ne estas uzataj (se oni foje disskribas numeron en vortoj):
19 >dek_nau<
358 >tri_cent_kvin_dek_ok<
1102 >mil_cent_du<
37246 >tri_dek_sep_mil_du_cent_kvar_dek_ses<
La ordaj numeraloj estas farataj:
- adherante "a": >unua 1a< >>erste, erster, erstes<<
- adherante "e": >due 2.< >>zweitens<<
Horloghtempo kaj kalendaro
--------------------------
Dum elparolo de la horloghtempo la horo estas nomata kiel orda numero,
kaj la minutoj estas adherataj per >"kaj"< (= >>und<<); che tio la vortoj
>"horo"< kaj >"minutoj"< povas esti ellasataj: 21:38 = >la dekunua (horo)
kaj tridekok (minutoj).<
Tagdatoj estas skribataj en la formo 2003-02-22. Elparolata estas (en
inversa sinsekvo!) la tago kiel orda numero, la prepozicio >"de"< =
>>"von"<<, la monato kun sia nomo, la jaro kiel numero:
2003-02-22 = >la dudekdua de februaro dumiltri.<
La detaloj trovighas en la "[>>de<<] Lernteksto: tempo".
Listo de la lern- kaj ekzerctekstoj
-----------------------------------
En la poshtkest-rubriko ESPERAnt chiu titolo komencas per
"[>>de<<] Lernteksto" (= *); sekvas la temo:
* 01: salutoj
* 02: memprezentado
* 03: tempo
* 04: elektrotekniko
* 05: ar-stacio
* 06: ar-kontakto
* 07: komputilo
* 08: pr+interreto
* 11: vetero
En preparo estas (sekvas pli malfrue):
* 09: sciencoj
* 10: spaco+tero
* 12: naturo
* 13: vivaghoj
* 14: homo
* 15: urbo
* 16: domo
* 17: trafiko
* 99: ghenerala vortlisto
Konstruantaj atentigoj
----------------------
(*** 1: nur en germana; eble estas simile en via lingvo ***)
1) Estas Esperanto-lernolibro (107 paghoj) de Hans, DJ4PG @ DB0SM
(dj4pg@t-online.de); ghi instruas la gheneralan Esperanton kaj spe-
ciale la radio-amatoran lingvon.
2) Esperantokursoj en la interreto:
http://www.cursodeesperanto.com.br
http://www.lernu.net
http://ikurso.net
http://www.bertilow.com/pmeg
(>"Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko"<; tio estas libera
gramatiklibro, tauganta por spertuloj)
3) Vortaroj en la interreto:
http://www.revo.org (>revo = "reta vortaro"<)
>>http://www.thschuetz.de/computer/vortaro
(eo-de 38.000 vortoj, de-eo 20.000 vortoj, inkl. serchprogramo)<<
4) Gheneralaj informoj pri E-o:
http://www.esperanto.>>de<<
>>http://www.esperanto.at<<
>>http://www.uni-leipzig.de/esperanto<<
http://www.esperanto.org
http://www.esperanto.net
http://www.uea.org
http://www.tejo.org
http://www.akademio-de-esperanto.org
5) Diskutgrupo en la uzreto (usenet): soc.culture.esperanto
(bonvolu ignori la mortajn grupojn sub alt.*.esperanto.*).
(fino de la kvara parto)
Read previous mail | Read next mail
| |