| |
LU4ERU > ESPERA 05.10.03 23:04l 109 Lines 5566 Bytes #999 (0) @ WW
BID : 59892_VE7RXD
Read: GUEST
Subj: La Implicita Ordo
Path: DB0AAB<DB0PV<DB0ZKA<DB0GPP<DB0LX<DB0RBS<DB0SEL<DB0ZDF<DB0AIS<DB0NDK<
DB0ACH<DB0IUZ<DB0GOS<ON0AR<ON0AR<7M3TJZ<HA3PG<WB0TAX<VE7RXD
Sent: 030301/0536Z @:VE7RXD.#SCBC.BC.CAN.NOAM #:59892 FBB7.00g25 $:59892_VE7RXD
From: LU4ERU@VE7RXD.#SCBC.BC.CAN.NOAM
To : ESPERA@WW
D-ro Bohm.
Krome, post 16 jaroj, laboro de David Bohm validas ankorauh kaj restas
enigmo por Sciencoj kaj Epistemologio.
Jen la artikolo de Prof. Bohm:
"LA CHIO KAJ LA IMPLICITA ORDO" De David Bohm, Profesoro je Teoria Fiziko.
Londona Universitato. 1984.
La frazo "Kosmo troveblas che sablero" enhavas fakton lauh kiu, nenia objekto,
persono nek okazajho estas tute sendependa kaj disigita.
La totalo de ekzisto estas kompleta kaj ne-disigebla movo fluanta.
Chi tio akceptas ne dividojn kaj malagnoskas limojn.
Menso kaj materio estas aspektoj malsimilaj elcherpitaj el Nura
ne dividebla Realo, tiu realo kiu unuas kaj ne plioblighas.
Materio, totale, estas komprenebla per la nocio ke implicita ordo
estas senpera kaj unuagrada realo, sed eksplicita ordo estas
speciala kazo, kaj klare distingita el la implicita ordo.
Tamen, ekestas demando (siatempe eble Descartes ghin pripensis):
Chu reala "substanco" de konscienco troveblas en implicita ordo? .
Se oni konsiderus menson kaj materion unuigitaj,
kadre de sama ghenerala nocio pri ordo, tiam, vojo ekestus
por koni iliaj interrilatoj baze de komuna grundo kaj fundamento.
La ghenerala karakterizo de Klasika Fiziko estas analizo kiu emas disigi
studobjektojn je izolitaj partoj, partoj kiuj povas esti konsiderataj
kiel malgrandaj diskretaj korpoj auh kiel idealaj senekstensiaj partetoj,
kiuj estas nepre interligitaj per eksteraj fortoj de interago.
Sub rego de Kvantuma Fiziko, ideo Klasika (pri monda disigo je pluraj kaj
interagaj eroj) ne plu validas kiel algluiginda dogmo. Nia malemo por
agnoski imanentan dusencecon de Kvantumaj Fizikistoj chi-rilate, amuzigas
min.
Sendube, Kvantuma Teorio implicas ne-disigitan realon, kompreneble,
KvantumKontekste. Tamen, rimarkindas stranga lojalo al malnova kaj starema
pensmaniero , tradicie uzata de Fiziko por rigardi realon. Chi-kontekste,
izoligita kaj eksterigita objekto de Klasika Fiziko ankorauh persistas.
Nura diferenco nun estas ke tia objekto kapitulacis antauh pli-ellaborigita
"ento". Nova "ento" estas abstrakta, statistika artifiko, nome "Onda
Funkcio", "Ondo de ebleco", ktp.
Dusencado estas nova esprimo de la konfuzo kiu regas tra komunumo de teoriaj
fizikistoj.
Konfuzo ne ekestas pro ekvacioj de Kvantuma Mehhaniko auh en rezultoj de
eksperimentoj pripensitaj por mezuri aktivecon subatomike.
La konfuzado restas en la procezo de la penso mem,kiu interpretas la rezultojn
de tiuj eksperimentoj.
Nenia teorio nova apartigus nin el konfuzado.
Same, chia emo por unuigi partojn malsukcesus, char tio nur kreus,
neeviteble, "pensan integradon" novan. Chi tio
signifas ke nova fragmento el penso aperus, tiu kiu, kvankam pli granda,
restos kiel fragmento finfine.
Mi kredas ke fragmentado estas imanenta trajto de la procezo de la penso mem.
Chi tiu trajto de la penso kiu igas nin dividi, distingi kaj diferencigi.
Certe, chi tiu maniero per kiu oni kategoriigas konojn,
aplikeblas sukcese por praktikaj celoj. Konfuzo, tamen, aperas tiam kiam
ni "absolute fidas" kategoriigadon.
Chi tiu kredo (kiu neniam akceptos demandojn), rezultatas
el sendiskute konsideri ke la pensa procezo estas sendependa
el la enhavo de la penso mem.
Mi proponas nocion novan pri Universala Ordo.
Tiun mi nomigas "Implicita Ordo". "Implicita"
-vorto devenas el latina radiko kiu signifas "chirkahuvolvita"
auh enplektita. En Ordo Implicita ni povus diri ke "chio
chirkahuvolvigas chion". Male estas "Eksplicita Ordo" kiu nuntempe
regadas sur Fiziko.
En Ordo Eksplicita, aferoj estas "disvolvigitaj" ,
dire ke chio ajn ekzistas nur en propra regiono (space kaj tempe), sed
nepre ekstere de regionoj apartenantaj al ceteraj ajhoj.
Stariga ekzemplo por "Implicita ordo" estas lumo kiu emanas el tempa kaj
spaca vasteco, el steloj, el galaksiaro. Chi tiu lumo
konverghas auh "enplektighas" en chiu punkto de la spaco.
Do, ni diru ke lumo emananta, kiu cetere enhavas informojn pri siaj
devenoj, estas implicita en chiu Universa punkto. Se oni kaptus lumon pere
de ilo (ekzemple teleskopa lenso) kaj pere de interpreta-metodo por
signaloj ricevitaj , nur tiam, luma punkto evidentighus kiel ordo de
fenomenoj agnoskeblaj (kiun mi nomigas "Ordo Eksplicita de manifestaj
rilatoj").
Sen tiu interveno, tamen, sendepende de ilo auh
interpretiga penso-aparato uzita, nenio signifa aperus al nia perceptado.
Interferenca modelo de "holografika plako" estas alia ekzemplo por
Implicita Ordo. Informoj pri kompleta strukturo estas enplektitaj
(nomu "implicitaj") ene de chiu holograma regiono. Tamen, se oni ekzamenus
holograman surfacon, nenio signifa aperus el stria modelo de luma
inteferenco.
Kio aperas estas simple ne-konebla kiel kohera interrilato de formoj.
Aliflanke (sub adekvataj kondichoj) kiam hologramo kaj holograma
porcio trovighas meze de laser-radia vojo, okazas ke favorigita luma
transiro re-konstituigas, tri-dimensie, modelon tutan kiu korespondas kun
originala lumigita strukturo. Mi interpretas el chi tio ke Implicita Ordo
rilata al interferencaj strioj sur holografika plako disvolvighis je
Eksplicita Manifesta Ordo. Eksplicita ordo aperas nun kaj tiamaniere
kvazahu agnoskebla (do perceptebla) modelo de rilatoj.
Mi ne facile el-ideis Implicitajn kaj Eksplicitajn Ordojn kiel kurioza
teoria eltrovo. Anstatahue, ideo evoluis nature el propra studado pri
ekzistantaj Teorioj Kvantuma-mehhanika kaj de Relativeco de Einstein.
rufegon@mxl.cablemas.com
lu4eru, Alfredo el Buenos Aires, Argentino
lu4eru@ve7tsi.ampr.org
Read previous mail | Read next mail
| |