OpenBCM V1.07b12 (Linux)

Packet Radio Mailbox

DB0FHN

[JN59NK Nuernberg]

 Login: GUEST





  
DJ4PG  > ESPERANT 05.10.03 22:50l 111 Lines 5489 Bytes #999 (999) @ WW
BID : A3DDB0SM_00L
Read: GUEST
Subj: kontrau la ikso
Path: DB0AAB<DB0PV<DB0MRW<DB0ERF<DB0FBB<DB0GOS<DB0ACC<DB0SM
Sent: 030310/1327z @:DB0SM.#NDS.DEU.EU [JO32QR, Meppen] bcm1.53 LT:999
From: DJ4PG@DB0SM.#NDS.DEU.EU (Hans)
To:   ESPERANT@WW

Pledo kontrau la ikso

eksterlatinaj literoj
Nia lingvo, kiel la plimulto de chiuj lingvoj, uzas pli ol la
26 literojn de la latina alfabeto, mi nomas ilin "eksterlatinaj".
Ni germanoj uzas tri "Umlaute" ä,ö,ü.
Aliaj lingvoj havas ankau specialajn kromliterojn: la hispana,
la franca, la sveda, la pola, k.t.p. Fakte nur tre malmultaj lingvoj 
uzas nur 26 literojn: la latina, la angla kaj eble  malmultaj aliaj.
La angla tamen havas pli ol 26 diversajn sonojn. Tiujn ili indikas per 
parte tre kaotika sistemo. La komenca sono en "ship", shipo, estas 
reprezentata per la kombino sh. En germana ni uzas la kombinon sch por 
la sama sono.
Parte tiu sistemo de kombinoj rezultas en miskomprenoj. Kiel eksterlandano
povas distingi, kiel elparoli la germanan sch en Röschen kaj Rüschen?
(Rös-chen kaj Rü-sch-en). En la angla, kiel elparoli la gh en
through, rough, although...?
Klara povas esti nur alfabeto, kiu uzas specialan literon por chiu sono.
Oni uzas tiel nomatajn diakritajn signojn (distingigajn signojn).
Ni germanoj metas du punktojn super la a, o, u, la hispanoj metas
tildon super la n en Espana, -> Espa¤a. Chu la ¤ bone aperas sur via ekrano?

Nun Esperanto:
Por nia lingvo Zamenhof decidis por klareco: unu litero por unu sono, reciproke
unu sono por unu litero. Do li decidis kontrau la sistemo de liter-kombinoj.
La tiamaj skribmashinoj ne prezentis grandan problemon. Ili havis du 
klavojn, ï  kaj `  . Ambau kune rezultis ï` . La svedan o kun streko oni povis
produkti per o, retropasho kaj poste / .
Niaj modernaj komputiloj rifuzas la retropashon kaj supermeton de diakritaj 
signoj. Mia ZX81 en 1981 en programlingvo basic ankorau povis, sed nunaj ne,
:-((     

Kial la manko?
La chefa kauzo estas, ke la nunaj komputilaj sistemoj estis evoluitaj en
Usono: IBM kaj poste Microsoft.
Tamen por mi estas ege strange, ke tiuj multaj lingvoj, kiuj bezonas 
progresitajn alfabetojn, bezonis tiom multajn jarojn por evolui solvojn.

La solvo ekzistas: Unikodo
Intertempe solvoj ekzistas. La plej grava: Unikodo
Unikodo enhavas chiujn alfabetojn de la mondo. Inkluzive la china, korea, 
israela kaj Esperanto.
Ekde chirkau 1995 chiu komputilo kun la skribprogramo povas tre elegante,
senkoste skribi en Esperanto. Bv. relegi mian mesaghon al ESPERANT. 
Au chu mi denove enmetu tiun mesaghon?

Interreto kaj paket-radio
Tamen la unuopaj programoj devas esti modifitaj por uzi Unikodon. Kiel dirite,
WORD jam delonge faris tion. Malpli rapide tio komencis en la interreto kaj
ankorau dormas nia paket-radio. (chu? niaj amikoj en OK, SP, JA bv. respondi)
En la interreto mi vidas multajn lingvojn perfekte en siaj alfabetoj. Dum la 
lasta semajno mi vizitis la hejmpaghon de la universitato de Kyoto. 
Aperis fenestro pri japana alfabeto, post simpla pusho al "jes" mia 
komputilo ricevis aldonon de la japana alfabeto kaj poste mi povis legi 
chion en belaj kanji kaj kana alfabetoj!
Esperanto-tekstoj aperas parte en bona Esperanto, sed parte en h- kaj x-kodo.
Tiu fenestro kiu ghenerale malfermas la pordon al nia alfabeto ankorau
ne aperis.   :-((
Mi kaj amikoj klopodas eltrovi kialojn, solvojn, ghis nun kun nur malpli
ol duona rezulto.
## Por mi tre tre gravas, KE NIA LINGVO HAVU LA SAMAN NIVELON KIEL ALIAJ.
## La apliko de chiuj specoj de help-alfabetoj estas tre bedaurinde!
   La plej superflua help-alfabeto estas lmo tiu de la grupo Albault. Post 7 
   jaroj de Unikodo ili povus pli bone uzi sian inteligento kaj energion 
   por daure tauga sistemo.

h-kodo
Zamenhof jam decidis, kion fari, se ekz. presejo ne posedas la Esperanto-
literojn: la h-kodo   do skribi ch, sh, hh, gh, jh, 
x-kodo
komputilistoj, evidente tre kleraj homoj, inventis ghin. Anstatau la h ili 
uzas la x.Ili diris, ke
1. la h-kodo ne estas perfekte klara. Ekzistas vortoj, kiuj povas havi 2
prononcojn. Ekzemplo: senchava  chu estas senc hava au  sen ch ava ?
2. la uzo de la x anstatau h donas chiam klaran situacion, char ja
en Esperanto la x ne ekzistas, tial ne povas konfuzi.
3. Komputilaj programoj povas transkodi el x-kodo al Esperanto-alfabeto
kaj inverse.
Mi interesis pri tio kaj trovis:
Diversaj komputilaj spertuloj konis la teorion, supra n-ro 3, sed ne havis 
tian programon. 
Mia skrib-programo Chapelilo povas transkodi, sed ne perfekte.
Ekzemplo: voksignoj DF8CX, DJ1GX, urbo Cuxhafen,  Chapelilo fushinterpretis 
ilin.

En interreto pli ol 50% de la tekstoj, 100% de la e-poshto ne estas en
korekta Esperanto.

Psikologio
Kiel jam dirite, por mi tre gravas, ke nia lingvo havu saman kvaliton kiel
aliaj. Interesuloj, inter ili ofte sciencistoj, ja ofte tuj rimarkas detalojn,
kiujn ili nomas malbonajn, fushajn, pro tio ili rapide decidas, ke la tuta
projekto estas fusha. Ni ne donu al ili okazon!
La x-sistemo donas tre strangan bildon al komencantoj. Oni ja ne havas ideon, 
kiel elparoli. Do tre facile oni forpushas interesulojn je unua vido.
               ------------------------------------------------------
Se iu help-alfabeto, la propono de Zamenhof estas preferinda: Char multaj
legantoj tute automate ghin interpretas ghuste, sen multe da instruo.

Mia forta konvinko: Dum ni ankorau ne havas perfektan solvon, ni uzu
ne la x- sed nur la h-kodon.

Sed ni serchu vojon, enkonduki la unukodon por nia lingvo, por automata, 
komforta uzo. UEA instalu laborgrupon por rapida solvo. Inter ni radio-
amatoroj estu spertuloj (au iuj, kiuj konas spertulojn), kiuj povas
antauenpushi la aferon.

ghis! Hans


Read previous mail | Read next mail


 22.12.2025 09:46:20lGo back Go up