| |
DJ4PG > ESPERANT 03.10.03 00:57l 48 Lines 2184 Bytes #999 (999) @ WW
BID : 92DDB0SM_00U
Read: GUEST
Subj: cenzuro,filtro?
Path: DB0AAB<DB0PV<DB0FSG<DB0RGB<OK0PPL<RZ6HXA<LX0PAC<DB0NDK<DB0ACH<DB0MKA<
DB0ACC<DB0SM
Sent: 030209/1737z @:DB0SM.#NDS.DEU.EU [JO32QR, Meppen] bcm1.53 LT:999
From: DJ4PG@DB0SM.#NDS.DEU.EU (Hans)
To: ESPERANT@WW
This message is written in Esperanto, the international language
recommended by the founding congress of the IARU
-------------------------------------------------------------------
karaj amikoj,
Pri mia teksto "Interlingua/Esperanto" 2003-01-30 mi ricevis kelkajn
reagojn.
Dankon! Tamen venis malpli ol mi dezirus. Vidu sube je la fino.
Unu komentanto skribis, ke ekzistas teksto-kontroliloj kontrau t.n.
"dangheraj" vortoj. Tiuj blokas mesaghojn enhavante tiajn vortojn.
Li pensas, ke en mia mesagho eble la nomoj de la 2 shtatestroj
dum la 2a mondmilito povus esti elfiltro-objektoj.
(Mi ne ripetas ilin por ne denove fali en la saman kaptilon)
Chu vere?? Chu tia automatigita filtrado ekzistas?
Fakto estas, ke malbonaj tekstoj aperas en nia reto. Iam mi
ekzemple rimarkis fiajn seks-tekstojn.
En necesaj kazoj oni memkompreneble devus bloki kaj estingi la tekstojn.
Automata serchado povus helpi je la trovado, sed automatigita blokado
kaj detruo sen iu ajn plua ago ne sufichas.
En la menciita kazo la voksigno de la autoro estis falsa. Mi agis tiel:
1e Mi estingis la mesaghon en nia loka kesto (bezonis helpon de nia sisopo).
2e eltrovis la originan keston kaj digipiteron
3e informis la sisopojn de tiu kesto pri la afero kaj petis ilin
forigi la mesaghon ghenerale.
4e petis ilin eltrovi la autoron, (kiu jam ripetite estis aperinta).
kiel eltrovi lin?
Oni priauskultu la lokan frekvencon kaj eltrovu la direkton el
kiu venas la signalo.
Bedaurinde: tiuj sisopoj ne ragis sufiche bone.
Por mia mesagho "Interlingua/Esperanto" mi uzis mian propran voksignon. Iu,
kiu malshatas vortojn en mia teksto, devus nepre min alskribi kaj
demandi/informi.
Sed tia demando ne venis, ankau ne iu automata rimarko de kesto-komputilo.
Do eble neniu filtras niajn tekstojn pri "dangheraj vortoj". Bone!
Kiel vi povis mem vidi, Alfredo en Argentinio bone ricevis kaj respondis.
--------------------------------------------------------------------------
Peto:
Bonvolu konfirmi, chu vi ricevis tiun-chi mesaghon
chu vi ricevis la koncernan mesaghon "Interlingua"
dankon!
Hans
Read previous mail | Read next mail
| |