OpenBCM V1.07b12 (Linux)

Packet Radio Mailbox

DB0FHN

[JN59NK Nuernberg]

 Login: GUEST





  
RA0AN  > ESPERA   02.10.03 22:46l 41 Lines 2065 Bytes #999 (0) @ WW
BID : 19791_RK0AZM
Read: GUEST
Subj: RESPONDE
Path: DB0AAB<DB0PV<DB0MRW<DB0RGB<OK0PPL<RZ6HXA<RZ1AWZ<UA0SNV<RK0AZM
Sent: 030317/0131Z @:RK0AZM.KRR.RUS.AS #:19791 [Krasnoyarsk] FBB7.00i
From: RA0AN@RK0AZM.KRR.RUS.AS
To  : ESPERA@WW

Mi kore salutas vin, karaj samideanoj!

1. al Axel, DL4IAX:
>bonvolu atendi kun la traduko! < -  jes mi atendas, kaj atentas pri la stato
de  la proekto.  Mi povos uzi  la  latinan alfabeton  por  ruslingva
traduko por ne riski. Tamen ni  jA povas kontroli: la suban tekston  mi tajpu
ruslingve  per  la  karaktaro  kutime  uzata por tio. Poste, leganate tiun chi
mesaghon en ESPERA@WW, mi vidos -  chu la kirileca teksto restas korekta, chu
ne. Do, (la  karaktaro uzata estas DOS 886):
Э▀перанто  -  и▀ку▀▀твенный язык, предложенный в 1887 году доктором Людвигом
Заменгофом  в  каче▀тве  ▀ред▀тва  международного  общения. №удучи нейтральным
языком, Э▀перанто гарантирует языковое равноправие.
>Pro la teksto de Hans, ni diskutu pri resxangxo de la x-metodo al la
h-metodo; bonvolu vocxdoni en la rubriko.< - jes, mi estas por la h-metodo.
> Mi forigis chiujn avizojn pri la historio de E-o... mi pensas ke tio ne
helpas interesigi iu-ajn komenci la  lernadon.< - mi ne estas  plene konsenta
kun tio chi, tamen mi ne persistas.

2. al Hans, DJ4PG:
>Post la legado de tiu-chi mesagho  simple entajpu "rep" < bedaurinde, tio ne
funkcias tie  chi. Sed  mi konfirmas  ricevon de  chiuj informoj al ESPERA@WW
(ESPERAnt@EU).  Mi  srebas  uzi la  informojn,  legante  "novajhojn" por  nia
Siberia  rondo,  kiun  partoprenas  RW9YE,  UA9UNK, UA9YHA k.a. Do, mi dankas
vin, Hans, nome de chiuj siberiaj samideanoj.

3. al Alfredo  LU4ERU: mi dankas  ankau vin, Alfredo  pro la artikolo sendita
de vi  - "LA  CHIO KAJ  LA IMPLICITA  ORDO" De  David Bohm, kiun mi legis kun
intereso, kies filozofiaj  ideoj pri "unueco de materio kaj menso" enpensigas,
kaj cetere  interplektighas kun  aliaj informojn  atentendaj por mi (verkoj
de Jelena Blavatskaj, "homaranismo" de Zamenhof k.a.)

4. la 11-an  de marto, 2003j  mi kontaktis SM5CS,  Stigo. 14070, PSK31, je la
11-52 ut. Estas dua nia kontakto, la  unua estis pli ol unu jaro antaue. Kara
Stig mi dankas vin kaj deziras la vi bonan sanon!

 samidane Gennadij Jeremejev RA0AN



Read previous mail | Read next mail


 23.12.2025 11:13:01lGo back Go up