OpenBCM V1.13 (Linux)

Packet Radio Mailbox

DB0FHN

[JN59NK Nuernberg]

 Login: GUEST





  
G0NUE  > ESPERA   09.06.95 03:05l 54 Lines 2620 Bytes #999 (0) @ WW
BID : 38642_GB7GBY
Read: GUEST DK3EL
Subj: ESPERANTO - Mallonge 1
Path: DB0AAB<DB0PV<DB0WGS<OE3XSR<OK0NKT<OE1XGR<HA1VH<9A1CRA<S50BOX<S50BBS<
      IV3AVQ<I3KRW<I4FP<I4UJB<IW4CQH<IW4CNQ<IK2FMJ<I2NOS<IW2DNI<IW2KTL<
      I2REO<IK2UUB<I2SIP<IK2HDG<GB7DEO<GB7BST<GB7SRC<GB7AVM<GB7BEN<GB7BED<
      GB7ZPU<GB7DDX<GB7MHD<GB7OPC<GB7IDE<GB7HAI<GB7GBY
Sent: 950602/1021Z @:GB7GBY.#15.GBR.EU #:38642 [Grimsby] FBB5.15c $:38642_GB7GB
From: G0NUE@GB7GBY.#15.GBR.EU
To  : ESPERA@WW

                       MALLONGE - EL ESPERANTO-GAZETOJ

80-a UNIVERSALA KONGRESO DE ESPERANTO - Tampereo, Finlando.      Ghis la mezo
de Aprilo alighis pli ol 2000 personoj el 57 landoj. Tio auguras kongreson
kun minimume 2500 partoprenantoj. Plej multnombraj estas, kompreneble,
finnoj(240); sekvas germanoj kaj japanoj(po 158), poloj(158) kaj
francoj(136). Grandnombre reprezentighas ankau Rusio, Nederlando, Italio,
Britio, baltaj kaj skandinavaj landoj.

ARGENTIO - LA DU MOVADOJ UNUIGHAS.       Post unutaga renkontigho kaj amika
diskutado, la estraroj de Argentina Esperanto-Ligo kaj Argentina
Esperanto-Asocio konsentis pri la finfina unuigho de ambau organizajhoj.

KUBAJ KURSOJ.      Rimarkinda kvanto da personoj el tuta Kubo chiutage
ekinterisighas pri la koresponda Esperanto-kurso. Ankau normalaj "vochaj"
kursoj ekzistas en Sancti-Spiritus, La Aurora, Trinidad kaj Havano.

INTER 1200 FAMULOJ.      Foto de Zamenhof, la verda stelo kaj konciza
artikolo pri Esperanto aperis en la enciklopedio pri famaj homoj (angle,
Harper & Collins, kaj france, Mango).

TRIA AGHO AGEMA.     En pluraj landoj ampleksaj programoj de la t.n.
Universitatoj de la Tria Agho, proponas ankau lingvo-rondojn. Ekz.
Esperanto-kursoj jam funkcias en ses britaj U3A-grupoj, krom en Francio,
Italio, Australio. Dum septembra nacia renkontigho en Swansea(Kimrio)
Esperanto estos unu el la preleg-temoj.

BRAZILAJ UNIVERSITATOJ.     Esperantaj kursoj okazos en diversaj brazilaj
universitatoj: Ceara, Juiz de Fora kaj Sete Lagoas.

TURISMO: 770 ELDONAJHOJ.     Ghisdata katalogo de Constant Borremans listigas
770 turismajn eldonajhojn el 45 landoj en Esperanto au kun E-traduko.

SKOLTISMO: INVITO AL BULGARIO.     Hristo Mandev, nacia reprezentanto de
Skolta E-Ligo, fondis en sia urbo skoltan turisman klubon, kies anoj shatus
korespondi Esperante kaj invitas al du semajna augusta marshado en la montaro
Pirin.
*****************************************************************************
EL DIVERSAJ GAZETOJ - Ekz. El Popola Chinio, Heroldo de Esperanto, Esperanto.
Bonvolu sendi reagojn, komentojn ktp pri la bulteno al Paul(G0NUE)
*****************************************************************************

          \\\//
          ( oo)
*******oOOO*(_)**OOOo********************************************************
                       G0NUE @ GB7GBY.#15.GBR.EU
          **********************************************************
                ESPERANTO + AMATORA RADIO - PONTOJ AL LA MONDO
*****************************************************************************


Read previous mail | Read next mail


 22.07.2026 15:10:24lGo back Go up