OpenBCM V1.13 (Linux)

Packet Radio Mailbox

DB0FHN

[JN59NK Nuernberg]

 Login: GUEST





  
DF7TZ  > ESPERANT 15.03.95 10:10l 30 Lines 1760 Bytes #-11454 (0) @ WW
BID : 153501DB0MWS
Read: GUEST DK3EL
Subj: re:supersignoj
Path: DB0AAB<DB0MWS
Sent: 950315/0640z @DB0MWS.#BAY.DEU.EU [Muenchen, JN58SD, OP: DL2RBI]
de DF7TZ @ DB0MWS.#BAY.DEU.EU  (Karl-Heinz)

to ESPERANT @ WW

Mi tre dankas al mia amiko Francisko, ke li okupighas pri kelkaj multaj
fushashoj, kiuj precipe lastatempe pli kaj pli kashe enstelighis en la lingvon.
Se ni vere volas, ke nia lingvo restas kiel pontolingvo, interkomprenilo ...
atributoj, ni chiam tiam uzas, kiam ni varbas por ESPERANTO, ni nur uzu la
t.n. bazan kodon, nome la Fundamentan gramatikon kaj la universalan vortaron
de la kreinto de la internacia lingvo D-ro Zamenhofo.
La argumenton, ke oni devas modli la lingvon, por ke ghi estu t.n. vivanta
lingvo, mi ne povas akcepti, char nur la Fundamentkonforma uzado helpas che
nia deziro, ke Esperanto fine venkos kiel internacia lingvo.
Post longaj jaroj de seninterrompita instruado de Esperanto en mia urbo mi
tre klare rimarkas la sekvojn de la agado de ne Fundamentkonformaj uzantoj de
nia bela lingvo. Ekz. mi instruas, ke Esperanto havas preskau' neniuj esceptoj
en sia gramatiko. Kaj tuj poste la gelernantoj malkovras escepton, kaj mi
devas diri, nu la regulo estas jena, sed oni vidas ankau' tiun formon. En
unu sekundo la varbado pri senescepta gramatiko estas for!!!!! Kial do ni
ne restu che tiu klarega lingvostrukturo de  D-ro Zamenhof? 
Ech la Akademio de Esperanto kulpas en multaj kazoj kaj nur helpas la fushu-
lojn. Nome la freneza decido pri la ghusta uzado de landonomoj kaj -ujo kaj -io
montras al ni tion okulfrapa, kiuj favoras simplan kaj klaran lingvon ankau'
post pliaj cent jaroj. Chio alia kondukas nin nur al dialektoj de Esperanto,
kio signifas, ke ni estonte perdos la ununuran internacian lingvon logikan,
klaran, facile lerneblan ktp.
Multe da estas farenda.
Lau' ek ni eku!!!!
Salutas la tutan Esperanto-komunumon Karl-Henriko, DF7TZ, @ DB0MWS.DEU.EU



Read previous mail | Read next mail


 24.07.2026 14:32:05lGo back Go up