OpenBCM V1.13 (Linux)

Packet Radio Mailbox

DB0FHN

[JN59NK Nuernberg]

 Login: GUEST





  
DK3SZ  > ESPERANT 14.03.95 10:41l 43 Lines 1247 Bytes #-11455 (0) @ WW
BID : 143503DB0MWS
Read: GUEST DK3EL
Subj: Supersignoj
Path: DB0AAB<DB0MWS
Sent: 950314/0724z @DB0MWS.#BAY.DEU.EU [Muenchen, JN58SD, OP: DL2RBI]
de DK3SZ @ DB0MWS.#BAY.DEU.EU  (Franz)

to ESPERANT @ WW

En la gazeto "La Esperantisto" de jaro
1889, pagho 15, kiu redaktis Zamenhofo,
 estas legebla, mi citas:

Al sinjoro D-G en M. ....La uzado de
ch k.t.p. anstatau' supersignita C
estas enkondukita nur por presejoj,
kiuj ne havas ankorau' literojn kun
signetoj, sed en skribado mi konsilas
al vi chiam uzi pli bone c kun
supersigno anstatau' ch, char la uzado
de unu litero por unu sono estas multe
pli logika ol la uzado de du literoj.
Vi diras, ke la signetoj superliteraj
estas maloportunaj en la skribado; sed
la alfabeto pure latina havas ja
ankau' kelkajn literojn kun signetoj
superliniaj (i,j,t), kaj la plej
granda parto de la lingvoj, kiuj uzas
la alfabeton latinan, havas ankorau'
amason da aliaj literoj kun signetoj
superliniaj kaj subliniaj. Certe ia
akademio au' kongreso penos iam
elpensi pli oportunajn skribajn
formojn por kelkaj literoj (char ne
sole la literoj kun signetoj sed
ankau' multaj aliaj literoj havas
formon tre maloportunan); sed tio chi
estas jam tute alia demando, kiu la
lingvon mem tute ne tushas; ghi estas
ne demando de lingvo, sed nur demando
de oportuneco de la skribado.
Fino de citajho.

Shajnas al mi, ke ni devas labori.

Kore, Francisko, DK3SZ




Read previous mail | Read next mail


 24.07.2026 15:25:33lGo back Go up