OpenBCM V1.13 (Linux)

Packet Radio Mailbox

DB0FHN

[JN59NK Nuernberg]

 Login: GUEST





  
DK7VE  > ESPERANT 05.04.97 00:49l 27 Lines 1409 Bytes #-10692 (0) @ WW
BID : 04470FDB0GE
Read: GUEST
Subj: Respondo al DK3SZ
Path: DB0AAB<DB0KCP<DB0KFB<DB0CZ<OE9XPI<HB9EAS<DB0GE
Sent: 970404/2020z @:DB0GE.#SAR.DEU.EU [Mailbox Saarbruecken] $:04470FDB0GE
de DK7VE @ DB0GE.#SAR.DEU.EU   (Norbert)

to ESPERANT @ WW

Kara Francisko kaj karaj aliaj geamikoj,
dankon pro via respondo al mia mesagho. Jhus en tiu momento mi denove ankau'
estas je la kanalo 1887, kaj ho: Mi trovis alian E-iston, nome DG5JWA, Jozefon.
 Granda Ghojo.
Mi pensas, Francisko, ke vii ankau' publikigis vian artikolon en tiu-chi
rubriko. Mi tre shatis ghin kaj eble skribos similan, sed pli longan artikolon
por revuoj en la Brajla skribsistemo.
Antau' ses semajnoj mi partoprenis internacian seminarion pri la Brajla
skribsistemo; tie Esperanto estis unu el la kvar oficialaj kongreslingvoj - la
aliaj estis la Germana, la Franca kaj la Angla. Ni havis pli Esperanto-
parolantojn ol parolantojn de la angla. Mi diru ke la seminario okazis en
Svislando. Ege chagrenis min ke multaj ne-Esperantistoj favoris fari
malinteligentajn shercojn pri la internacia lingvo. La virino kiu gvidis la
seminarion ech diris en shiaj finaj oficialaj rimarkoj ke estus pli utila al
shi se la kvara lingvo estus la Itala kaj ne Esperanto.
Alia "oficialulo" ne shatis ke partoprenanto chagrenis, do li komencis diskuti
pri la afero kun mi. Videblis ke li ne sciis multon pri nia lingvo. Mi ne
pensas ke li nun eklernos ghin, sed mi nepre volas klerigi miajn amikojn pri
la afero. Do mi volas skribi artikolon pri Esperanto, la basaj ideoj kaj la
utileco.
Korajn salutojn ghis baldau',
de Norbert, DK7VE@DB0GE.



Read previous mail | Read next mail


 14.07.2026 00:53:44lGo back Go up