OpenBCM V1.13 (Linux)

Packet Radio Mailbox

DB0FHN

[JN59NK Nuernberg]

 Login: GUEST





  
DK7VE  > ESPERANT 04.04.97 01:12l 50 Lines 2227 Bytes #-10693 (0) @ WW
BID : 034709DB0GE
Read: GUEST
Subj: tiel mi atingas kanalon 1887
Path: DB0AAB<DB0SL<DB0RGB<DB0ABH<DB0SRS<DB0ZDF<DB0HOM<F6KFT<DB0GE
Sent: 970403/2042z @:DB0GE.#SAR.DEU.EU [BBS - Saarbruecken] $:034709DB0GE
de DK7VE @ DB0GE.#SAR.DEU.EU   (Norbert)

to ESPERANT @ WW

Karaj amikoj,
antau' du tagoj mi skribis demandon pri la kanalo 1887 en la tutmonda
konversacia reto. Hans, DJ4PG, sugestis al mi skribi kiel mi atingas tion
kanalon.
Unue, mi ne estas spertulo kaj nur malofte partoprenis en la tutmonda
konferenco, sed mi tamen provos doni la informon.
Se vi volas partopreni en la tutmonda konversacia reto, vi bezonas pakajh-
radian transpondilon kiu estas ligita al la interreto (internet). Mi loghas je
la Germana-Franca-Svisa landlimo, do por mi Svisa Stacio HB9F vershajne estas
la tre proksima "entrejo". Do mi "konektas" HB9F via HB9EAS.
Kiam mi estas sur HB9F, mi skribas CONF. Post mallonga tempo mi ricevas la
konfirmon ke mi nun estas en la tutmonda konversacia reto je kanalo 0. La
mashino ankau' informis min kiom da homoj en tiu momento partoprenas en la
reto.
Ne chiuj partoprenantoj estas je la kanalo 0. Vi mem povas decidi je kian
kanalon vi volas shanghi. Mi ne certas pri la nombro de eblaj kanaloj, sed mi
jam vidis kvin-ciferojn kanal-nombrojn.
Se vi volas scii kiu partoprenas en la reto - pli prave mi diru retoj, char
chiam ekzistas kelkaj retoj en la sistemo - vi devas tajpi /W. Post mallonga
tempo vi vidos la voksignojn kaj la kanal-numero de chiuj partoprenantoj. Se
iu(j) estas je kanalo 1887, vi vidos tiun. Se vi volas changhi al kanalon 1887
skribu: /C 1887. Post kelka tempo vi vidos la mesaghon ke vi nun estas je la
kanalo 1887; vi ankau' legos kiom da radioamatoroj estas je la sama kanalo. Je
mia granda bedau'ro mi chiam legas ke nur unu homo estas je la kanalo - mi mem.

Se vi volas eliri la sistemon, skribu "/q". Vi baldau' vidos la mesaghon ke vi
forlasis la tutmonda konversacian reton.

Mi scias ke intertempe multaj pakajh-radiaj repetiloj oferas la eblecon
partopreni en la tutmonda reto. Bedaurinde mi ne havas liston, sed vi
vershajne mem scias pri la plej proksima entrejo por vi.

Bonvolu pardoni miajn lingvajn erarojn. Mi neniam certas pri la teknikaj E-aj
vortoj.

Do eble ni kontak



Do eble ni renkontos en la tutmonda konversacia reto je kanalo 1887.

Ghis baldau' kore salutas vin

Norbert, DK7VE@DB0GE
En la Interreto n.mueller@hit.handshake.de au' nmueller@stepnet.de



Read previous mail | Read next mail


 14.07.2026 02:38:16lGo back Go up