OpenBCM V1.07b12 (Linux)

Packet Radio Mailbox

DB0FHN

[JN59NK Nuernberg]

 Login: GUEST





  
DL4IAX > ESPERANT 27.10.03 22:43l 30 Lines 1447 Bytes #999 (6) @ WW
BID : HNFQ50_F6KFG
Read: DB0FHN GUEST
Subj: re: respondo al dl4iax
Path: DB0FHN<DB0RGB<DB0FSG<HB9EAS<DB0CZ<F6KFG
Sent: 031027/2125z @:F6KFG.FCAL.FRA.EU [Strasbourg-City] DP6.00 $:HNFQ50_F6KFG
From: DL4IAX @ F6KFG.FCAL.FRA.EU (Axel)
To:   ESPERANT @ WW 

Saluton Georges kaj samideanoj!

Informo por la kunlegantoj: kiel Georges jam skribis, ni havas la pro-
blemon ke personaj mesaghoj de li al mi ne alvenas, kvankam la inversa
vojo funkcias bone kaj rapide.

Pri la kurso: en la gramatikparto ekde la laste publigita versio 0.6
estas nur malmultaj korektoj. Dum la lastaj semajnoj mi kompletigis la
lerntekstojn per novaj vortoj. Che tio mi lernis ke mia metodo estis
falsa: mi prilaboris bazvortlistojn kaj provis dividi chiun vorton al
lernteksto, sed kun 1800 vortoj tio estas tro elspeza kaj temporaba. Nun
mi faras la kontrauo: mi prilaboras unu lerntekston post la alia kaj
serchas la plej gravajn vortojn pri tio temo. Post tio necesas ordigi
ilin, kontroli ilin pri eraroj, kaj nur tiam povas komenci la invencio
de la ekzemplofrazoj.

Bedaurinde miaj ferioj chesas postmorgau (merkredo); tio ne sufichas por
finigi la kompletan laboron. Tial mi publikigos la aktualan rezulton
ghis tiam, por ke chiu interesulo povas kontroli ghin pri eraroj kaj
proponi pliajn vortojn kaj frazojn. Tre baldau sekvos la verkado de la
tradukoj kaj ties publikigo por fine atingi la celon: produkti novajn
lernantojn de nia lingvo.

Ne, mi neniam ricevis ILERA-bultenon. Kial mi devus esti membro?
Mi volas kaj kredas esti radioamatoro, ne dratamatoro!

Ghis merkredo!  Aksel
cetere: la "/ack" nur funkcias por personaj mesaghoj, ne por bultenoj.


Read previous mail | Read next mail


 21.12.2025 13:29:08lGo back Go up