OpenBCM V1.13 (Linux)

Packet Radio Mailbox

DB0FHN

[JN59NK Nuernberg]

 Login: GUEST





  
DL4IAX > ESPERANT 19.10.03 01:25l 29 Lines 1312 Bytes #999 (15) @ WW
BID : HMYYZ3_DB0CZ
Read: GUEST
Subj: mi reestas
Path: DB0MRW<DB0FOR<DB0SIF<DB0GV<DB0CZ
Sent: 031018/2017z @:DB0CZ.#BW.DEU.EU [Brigachtal,JN48FA] DP6.00 $:HMYYZ3_DB0CZ
From: DL4IAX @ DB0CZ.#BW.DEU.EU (Axel)
To:   ESPERANT @ WW

Karaj samideanoj,

post longa tempo mi reaktivas jen. La somero 2003 en Europo estis la
plej varmega (meztage 40 gradoj Celsiuso, nokte 30 gradoj) kaj arida
(preskau neniu pluvo dum 2 monatoj) somero ekde pli ol 100 jaroj, kaj
tio konstante por preskau 3 monatoj. Pluraj mil personoj mortighis kauze
de ghi. Oni devis redukti chiujn aktivecojn; ankau estis tro varmega por
labori je la komputilo, se tio ne absolute necesis. Post la varmego,
multe da laboro aperis, kiu estis prokrastata antaue.

Tial mi tute ne povis labori je la kurso. Nun mi havas feriojn por pres-
kau du semajnoj, kaj mi volas kompletigi, traduki kaj publikigi ghin
laueble rapide.

La gramatiko estas kompleta, sed mi ne certas ke chiu estas korekta.
Mankas kelkaj lerntekstoj kaj la ghenerala vortlisto, kiu estas tre
dificila (selekto de laueble malmultaj sed gravaj vortoj, kaj invencio
de la ekzemplo-frazoj).

Kiu estas ankorau interesata kunlabori?  Tio signifas: korekti la aktu-
alan version (se necesas), traduki kaj publikigi ghin, kaj daureme pri-
zorgi la komencantojn (en kazo de sukceso; tio estas nia komuna tasko).
Bonvolu anonci tion publike jen, por pli bona organizo de la laboro.

Ghis!  Aksel, DL4IAX @ DB0CZ.#BW.DEU.EU
(mi shanghis mian hejmposhtkeston!)



Read previous mail | Read next mail


 14.06.2026 22:39:30lGo back Go up