OpenBCM V1.13 (Linux)

Packet Radio Mailbox

DB0FHN

[JN59NK Nuernberg]

 Login: GUEST





  
DF7TZ  > ESPERANT 24.07.95 13:46l 37 Lines 1217 Bytes #-11320 (0) @ WW
BID : 24750ADB0GV
Read: GUEST DK3EL
Subj: Bona Finna ideo!
Path: DB0AAB<DB0KCP<DB0ULM<DB0LX<DB0RBS<DB0AIS<DB0GV
Sent: 950724/0921z @DB0GV.#HES.DEU.EU [Maintal-Frank4t JO40KD 438.025 SYSOP: DF
de DF7TZ @ DB0GV.#HES.DEU.EU   (Karl-Heinz)

to ESPERANT @ WW

Karaj gekolegoj!
Mi hierau' povis au'skulti la Esperanto-elsendon de Radio Finland-YLE.
Tial mi hodiau' faksis la jenan leteron al la redakcio kaj volas ankau' istigi
vin, same fari, char redakcioj vivas ankau' pere de leteroj de au'skultantoj:

Radio Finland-YLE
PL 78/Esperanto-Fako

FI-00024 Yleisradio

Koncernas: Viaj Esperanto-Elsendoj

Estimataj gesinjoroj!

Mi bedau'rinde ne povas partopreni je la nuna Universala Kongreso de Esperanto
en Tampereo. Des pli bone estas, ke mi povas ricevi la kongesajn novajhojn tuj
pere de viaj Esperanto-elsendoj chiutagaj.

Hierau' je 19:25 h UT mi ricevis ghin je 6120 kHc kun suficha kvalito, kaj je
9730 kHc kun tre bona kvalito. Mi loghas 48 gradoj N kaj 7 gradoj E. Char mi
povas ricevi viajn elsendojn tie chi kun tre bona kvalito, mi volas instigi
vin dau'rigi post la Universala Kongreso kun viaj Esperanto-Elsendoj, lau' la
moto: El charma lando al la tuta mondo!

Kun sinceraj salutoj restas
Karl Heinz Schaeffer, DF7TZ



Chu vi same pensas? Do au'skultu kaj skribu al ili. Eble ni privenkos la
betonan kontrau'staron ie baldau'. La Finna ekzemplo kuraghigu nin.
Kun 73-oj salutas vin Karl-Henriko



Read previous mail | Read next mail


 21.07.2026 14:38:20lGo back Go up