| |
RA0AN > ESPERA 10.10.03 06:36l 226 Lines 12331 Bytes #999 (0) @ WW
BID : 20513_RK0AZM
Read: GUEST
Subj: intervjo
Path: DB0AAB<DB0PV<OE2XOM<OE5XBL<OE3XSR<OK0PCC<OK0PAD<OK0PPL<RZ6HXA<RZ1AWZ<
UA0SNV<RK0AZM
Sent: 030327/0827Z @:RK0AZM.KRR.RUS.AS #:20513 [Krasnoyarsk] FBB7.00i
From: RA0AN@RK0AZM.KRR.RUS.AS
To : ESPERA@WW
Intervjuo kun d-ro Silfer (chii tiu pagho estas en Unikodo (UTF-8).)
chi tiu intervjuo aperis en la februra kajero de La Ondo de Esperanto (2003). On
i
rajtas aperigi, plene au parte, la intervjuon kun indiko de la fonto.
La gazetoj restas la chefa portanto de nia kulturo
Intervjuo kun d-ro Giorgio Silfer
LOdE: Lastatempe kelkaj revuoj decidis aperi ne papere, sed rete, ekzemple El
Popola chinio (2000) kaj Eventoj (2002). Pro tio iuj rapide konkludis, ke tian
sorton havos la tuta Esperanta gazetaro. Lige kun tiu pesimisma prognozo ni
petis d-ron Giorgio Silfer, unu el la plej profundaj konantoj ne nur pri la
Esperanto-kulturo, sed ankau pri la Esperanto-merkato, komenti la nunan staton
kaj perspektivon de nia gazetaro.
GiS: Fakte la du menciitaj kazoj estas kompareblaj nek inter si, nek kun la
ghenerala evoluo.
El Popola chinio estis la Esperanto-varianto de shtata revuo, kun multaj
laborfortoj kaj rimedoj, kiu chesis malgrau supozita bonfarto: okaze de ghia
jubileo, nur Heroldo de Esperanto vidis la shvebantan dangheron, ekzemple. Kiam
la
shtata eldonejo chesigis ghin, naskighis la reta varianto, en formo de efektiva
retejo. Kaj ghi plu ekzistas, tamen kun malpli da legantoj ol la reala revuo.
Eventoj mortis dufoje: kaj reale kaj virtuale -- ghi aperos nek papere nek ret
e.
Kaj ghi havis nek la tradicion nek la prestighon nek la forton nek la merkaton n
ek
la valoron de El Popola chinio. Gh mortis unuavice pro la eraroj de sia
eldonisto. Restos Ret-Info, sed ghi ne estas retgazeto: temas pri novajhagentejo
(kun kreskanta konkurenco de aliaj agentejoj).
Do nur rilate al El Popola chinio indas paroli pri la aludita evoluo.
LOdE: Kiujn erarojn faris la eldoninto de Eventoj, ja lau lia (adiaua mesagho)
tiu informilo chesis, char (la antaua rolo de Eventoj estas plenumita).
GiS: chiuj eraroj (produktaj kaj merkatikaj) devenis el du fundamentaj
miskomprenoj de la eldonisto. Ankorau nun li ne komprenas la diferencon inter
informado kaj komunikado, kaj ne kapablas plene distingi inter novajhagentejo ka
j
gazeto. La formulon (rolo plenumita, celo trafita) mi jam audis kiel metaforon
pri fiasko au bankroto, ekzemple che Gastejo Edmond Privat.
LOdE: Szilvöˇsi en la sama teksto atentigas ke la eldonantoj de la paperaj
Esperanto-gazetoj (devas analizi sian situacion kaj rolon lige al la
telekomunika revolucio). chu iuj el niaj eldonantoj, lau vi, jam analizis kaj
aplikis la rezulton de sia analizado?
GiS: Ekster Esperantio, post unua efervesko, kun strebo al plena reprodukto
reta, la eldonistoj iom post iom retirighas: ja la reta varianto de jhurnalo
kauzas rapidan falon de pagitaj reklamoj.
En Esperantio, kie la gazetoj ne vivas per reklamo, kaj nur minoritato vivas per
abonoj (la plejmulton, inkluzive de la UEA-organo, savas la deviga
membrokotizado), oni jhus eniris tiun unuan fazon de efervesko.
che LF-koop ni renkontas la opinion, ke interreto ne igas la paperajn periodajho
jn
superfluaj; analoge, televido ne mortigis kinon, sed ech financas ghian ekziston
.
La simpla duobligo au ech anstatauigo de gazeto per reta varianto estus do
merkatika eraro, en la nuna Esperantio. Efektive la sperto de El Popola chinio
pravigas tiun opinion. Necesas dozi alikvante kaj alidirekte la utiligon de la
novaj teknologioj. Literatura Foiro estis eble la unua Esperanto-revuo redaktata
kaj enpaghigata en unu lando, kun preso kaj ekspedo en alia(j), sed telematike e
n
konekto. La samo okazas (ekde 2000) kun Heroldo de Esperanto. Kaj la
novajhagentejo Heroldo komunikas (certagrade lautparolilo por ambau) neniam esti
s
la reta versio de HdE.
Konklude, en Esperantio ekzistas tri vojoj: tiu de LF-koop, tiu de El Popola
chinio, tiu de Eventoj. Ili fontas el tri malsamaj analizoj. LF-koop ne kreas
retajn variantojn, sed apogas la paperan produkton per la reta rimedo. La china
eldonejo chesigis la paperan varianton kaj startigis la retejon -- kaj tiel El
Popola chinio farighis ege malpli legata, simple. La hungara eldonejo diskonigis
retan varianton (ne retejon), kaj fine chesigis chion, reale kaj virtuale. Monat
o,
La Ondo de Esperanto kaj nun la organo de UEA imitis Eventojn -- chu ili
reanalizos sian strategion?
LOdE: En la (Granda Mondo) jhurnaloj sukcese eltenis la sturmon de la retaj
gazetoj kaj novajhservoj. Kiel la esperantistaj informgazetoj -- kiuj, malkiel
jhurnaloj, aperas, kun escepto de Heroldo de Esperanto, nur unu fojon monate (ec
h
dumonate), kaj poste plurajn tagojn dauras la poshta liverado -- povas konkure
nci
kun la reta informado?
GiS: En komunikado, rapideco estas nur unu el la faktoroj de sukceso. Necesas
ankau la talentoj selekti, trafe apudigi, grafike prezenti, analizi, komentarii,
doni vochon al la kontrauparto. Tiajn la reto ne donas per si mem.
Certe la reta informado en la nuna Esperantio helpas rompi la muron de la
cenzuro, sed tio ne sufichas por sukcesa konkurenco, kies kerno restas la kvalit
o
(antau ol la prezo). Alimaniere, kiel vi klarigas ke la monata La Ondo gajnas
abonojn, dum la same monata (kaj ech kolora) Esperanto malgajnas?
LOdE: Pri tiuj revuoj: antau nelonge en retforumo kelkaj miris, ke La Ondo havas
senpagan retan version, sed UEA enretigas nur du artikolojn. Andrej
Grigorjevskij, estrarano de UEA pri informado, jene klarigis:
(Kial Sezonoj povas oferti senpagan retaliron al la teksto de chiu kajero de La
Ondo de Esperanto kaj UEA ne povas? Eble la kialo estas, ke UEA, diference de
Sezonoj ne estas komerca entrepreno, sed socia organizo -- do, siaspeca
kooperativo de kunlaboremaj esperantistoj? Kaj ja la realo de la lastaj jardekoj
pruvas, ke privataj entreprenoj estas pli efikaj. Eble vere el tio sekvas, ke
iam estonte ankau UEA malaperos -- kiel parto de la disfalinta social-orientit
a
mondo kaj chiuj servoj estos prezentataj al esperantistoj nur de komercaj
Esperanto-centroj, similaj al Sezonoj kaj Esperantotur-€ť. Kion vi pensas pri ti
o?
GiS: La respondo de Grigorjevskij estas mallogika: ja ghuste kiam establo havas
sociajn (eventuale socialajn) celojn, ghi devus disponigi senpage servojn-€¦ Sed
fakte UEA estas asocio, do ghi vendas al siaj membroj asociajn (mis)servojn
kontrau la pago de kotizo -- tia estas ghia profilo de multegaj jaroj.
Rilate al la komercaj Esperanto-centroj, ghuste la kazoj de la mortinta Eventoj
kaj de la bankrotinta Esperantotur shajnas tre misauguraj-€¦
La enretigo de gazeto donas rezulton (sukcesan au male) lau la celoj de la
redakcio. Se la celo estas propagandi naci shtaton, la elekto farita de El Popol
a
chinio signifas: ni zorgu pri la bildo de Popola chinio unuavice inter la rete
kuplitaj esperantistoj (do potenciala larghigo de la merkato en Norda Ameriko ka
j
automata redukto de la tradicia publiko en Eĺropo, formita per la papera
varianto). Eventoj dum kelkaj jaroj utilis kiel rimedo por la ambicioj de
Szilvöˇsi interne al Esperantio; nun li komprenis ke estas tempo redimensiigi
siajn ambiciojn kaj, precipe, ke liaj vivenspezoj dependas de la
Esperanto-kursoj al kiuj relative amase alighas hungaroj (almenau ghis nova
dekreto de la registaro) -- kaj li detruis la ludilon. La Ondo de Esperanto
retformate utilas chefe por larghigi la merkatan potencialon ne de siaj legantoj
,
sed de la klientaro de Sezonoj, kiu produktas ne nur gazeton.
Resume: apud la kvalito de la produkto (kiun la reto ne povas per si mem krei)
gravas la celo de la gazeto -- tiel longe kiel ghi estas unuavice reklamilo au
propagandilo de alio ol la revuo mem, havas sencon la reta varianto (komprenata
kiel duoblajho de la papera, kaj ne kiel nova, aparta retpagharo).
LOdE: Ni forlasu la retan aspekton kaj pritraktu la paperan. Gh ja evoluas. Kiel
kaj kien? Kiujn pozitivajn kaj negativajn ekzemplojn pri la evoluo de nia
gazetaro vi povas doni?
GiS: La periodajhoj restas la chefa portanto de nia kulturo. Se sur tri tabloj o
ni
stakus la tutan libraron, la tutan gazetaron kaj la ceteron (diskojn, kasedojn,
filmojn) surmerkatigitajn dum unu jaro en Esperantio, oni tuj konstatus la
gravecon de la rolo de la periodajhoj. Ni restas jhurnalisme orientita popolo, k
un
propraj specifecoj.
Pli kaj pli gravas la diferenco inter asociaj organoj kaj sendependaj gazetoj:
la unuaj povas permesi al si vivi neglekte pri la merkato, char la koncerna
asocio devige provizas la legantojn; la duaj devas vivi el la propra kapablo
allogi klientojn. La rezulto estas, ke por la sendependaj okazas kvazau natura
selekto, kie rezistas la plej trafe redaktataj, dum la asociaj povas enteni
praktike kion ajn. Kvazau en Esperantio la gazetaro konsistus precipe el
ekleziaj bultenoj kaj partiaj organoj, kaj nur minoritato rigardus al la
merkato. Sed lige kun la regreso de la eklezio(j) kaj la velko de la partio(j)
ankau la ne sendependa gazetaro devas evolui -- au morti.
Sana evoluo de la landaj organoj estus la translandigo: nome, apud grafika
plibonigho (kiel okazis lastatempe en Brazilo kaj Francio), servi publikon ne la
u
shtataj sed lau lingvoareaj limoj. Ne chiam tio estus realigebla: pli facile ha
vi
grandan, plejparte germanlingvan revuon por publiko kiu kutimas al federismaj
socioj, ol franclingvan taugan kaj en Parizio kaj en Romandio, ekzemple. La
interlandaj organoj devus ekserchi legantojn sen membrokarto: ekz. Sennaciulo
garantius sian estontecon, se ghi evoluus al speco de Monato maldekstren
orientita, kaj Esperanto farighus interesa se ghi ne estus plu tiel memreferenca
.
Evitinda (sed ne chiam evitita) eraro estas la kombino de diversaj lingvoniveloj
en la sama revuo: por komencantoj ekzistu didaktikaj gazetoj, dum la ceteraj
zorgu esti interesaj, kaj ne subnormalaj!
LOdE: Kaj kiel komentarii la fakton, ke tute mankas parte anglalingva gazeto pri
niaj lingvo kaj kulturo, komparebla al la rolo de L'espö©rantiste en la
franclingva epoko?
GiS: Mi ne pensus pri la endormigho de La Brita Esperantisto, sed pri la manko d
e
informaj gazetoj etnolingvaj pri la atingoj de esperanto kiel socia kaj kultura
fenomeno. En tiu kunteksto la manko de anglalingva revuo estas des pli
rimarkinda.
Mi ghojus, se almenau la Esperanta Civito stimulus la ekeston de revuoj en
gravaj, plurnaciaj idiomoj, redaktataj de Esperantianoj, kiuj okupighus pri chiu
j
aspektoj de planlingvistiko, unuavice esperantologio, sed ankau lingva
inventado, literaturaj planlingvoj, pighinismoj kaj kreolismoj, sekretaj kaj
sanktaj lingvoj, kontaktologio ktp. Revuoj kun popularscienca, ne strikte
akademia nivelo, inspiritaj de aktualajhoj kaj kun bona grafiko. Revuoj por
lingvemuloj: ili okupus spacon, kiun preskau neniu okupas.
LOdE: chu via espero pri la rolo de la Esperanta Civito bazas sin jam sur
konkretaj faktoj, au estas nur la rezulto de ideologia elekto?
GiS: Ideologia elekto tamen povas esti tre konkreta fakto, se ghi rezultas el
konkreta analizo!
En 2002 kreskis la distanco inter Esperantujo kiel asociaro kun komuna celo kaj
Esperantio kiel socio kun komuna destino.
La unua montras ne kasheblajn simptomojn de regreso. Ne nur pro la falo de la
membrokvanto: cento au milo da perditaj kotizoj ne signifas automate malkreskon,
kiel sama kvanto da pliaj pagoj ne sufichus por paroli pri progreso. Temus
ambaukaze pri guto en la monda oceano. La vera regreso situas en la velko de la
tradiciaj strukturoj, kiuj ne plu respondas al la realo de la nuna epoko.
La dua realajho montras signojn de febla maturigho. La esperantistoj estas
ghenerale pli malrichaj, en la unua kiel en la tria mondo (la dua ech perdighis
inter ili) -- pro la krizoj ekster Eĺropo (ekz-e, Argentino), pro la kreskant
a
senlaboreco chie, pro la pensioj devige pli malaltaj ol la salajroj. Se en tia
kunteksto (al kiu aldonighas militaj riskoj) firmighus la sentoj de transnacia
solidareco, mi ghojus paroli pri kvalita kresko de la Esperanto-socio.
Raumismo, kaj la Esperanta Civito kiel ghia konsekvenca apliko, kontribuas en ti
u
direkto: char demokratio estas esenca en la kvalita kresko de Esperantio.
Mi klare perceptas ke la Esperanto-parolantoj havas pli kaj pli da bezonoj kiel
socio, kaj ke la asociaro ne povos kontentigi ilin. Se la Civito kapablos --
bone. char se ghi ne kapablos, kiu kapablos?
La Ondo de Esperanto. 2003. -ä– 2 (100).
=Mi kuraghis konsideri la enhavon interesan ankau por la anoj de Esperanto-civit
o
en paket-radia amatora reto. Bondezire, Gennadij RA0AN=
Read previous mail | Read next mail
| |