| |
DJ4PG > ESPERANT 04.10.03 13:55l 81 Lines 3946 Bytes #999 (999) @ WW
BID : G1DDB0SM_00F
Read: GUEST
Subj: mia interreta adreso
Path: DB0AAB<DB0PV<DB0MRW<DB0ERF<DB0FBB<DB0IUZ<DB0ACH<DB0PKE<DB0SM
Sent: 030116/1042z @:DB0SM.#NDS.DEU.EU [JO32QR, Meppen] bcm1.53 LT:999
From: DJ4PG@DB0SM.#NDS.DEU.EU (Hans)
To: ESPERANT@WW
karaj,
mi nun, post longa prokrasto, havas aktivan adreson en la interreto:
dj4pg@t-online.de
la ghisnuna adreso dj4pg@gw.ab6qv.ampr.org restos ankau, sed laste
mi havas ofte problemojn, atingi ab6qv por elshuti kaj legi viajn
mesaghojn tie.
Hans
____________________________________________________________________
Unuaj impresoj kaj komparo de interreto kaj p.r.:
interreto:
- pli rapida, facile eblas sendi fotojn kaj aliajn longajn
dosierojn.
- Komplika strukturo kaj komplikaj reguloj por manipuli. Unue mi stumblis
en preskau chiun eblan kaptilon.
- Post kelkaj semajnoj, post kiam mi estas pli alkutimighinta, tio nun
iom fadis. Mia musho nun relative rapide trovas la diversajn butonojn,
kiuj sin komence kashis je distancaj, parte nelogikaj lokoj sur la ekrano.
- Tamen: kial la programistoj metis la butonojn tiom aparte?
Kaj: kial mi bezonas 3 buton-pushojn por kapti miajn enirintajn mesaghojn?
Paket-radio faras la samon sen iu ajn pusho! Tuj post la konekto
tute automate aperas la kompleta listo :-)
komento: amikoj en la reto kaj sur nia loka kanalo je 145 MHz ne malofte
komentas: kial vi uzas tiun nebonan softvaron, brauseron (kiel diri en bona Eo?)
XYZ ktp. ? Kial vi ne uzas tiun genian ZXW?
Mia reago: kial la diversaj programistoj ne kopias la plej bonajn detalojn
de konkurantoj, tiel optimigante sian propran programon??
paket-radio
- rapideco: malgrau mia enir-digio nur havas rapidecon de 1k2, la konektoj
estas relative rapidaj. Almenau tiam, kiam ne tro multaj stacioj aktivas.
Mi esperas, baldau havi 9k6 kaj mi revas pri 76 k kiu ja en kelkaj lokoj
jam funkcias. La interreto, kun 56 kB-modemo fakte nur donas ch. 5 kB/sek.
ofte.
- Kiel supre menciite je la ekzemplo de enirintaj personaj mesaghoj,
la proceduroj estas en multaj rilatoj ege pli simplaj.
- la autoro de mesagho povas mem fiksi la forig-daton de sia mesagho:
anonco de iu kunsido dum sekvanta semajno ricevas ekz. 15 tagojn.
En la interreto tio shajne ne ekzistas. Mi trovis multajn ege troaghajn
informojn. Kion valoras 3 mil reagoj, el kiuj 2 mil ne plu valoras?
Mi bezonus tutan monaton por trarigardo (kaj la kostoj! :-( ).
- tre bedaurinde la humoro, la animstato inter p.r.-anoj malplibonighas.
Oni ne plu flegas, prizorgas soft- kaj malsoftvaron.
Komparo ASKIO (ASCII) kaj HTML
HTML havas kelkajn kvalitojn, kiujn ASKIO ne havas: koloro, largheco,
literstilo, hiperligiloj k.a. Jes!
Sed rigardu al la kompleta "HTML-fonto" de simpla teksto: krom la teksto, diru
unu linio, aperas vera amaso de HTML-komandoj. Pli ol 10obla kvanto da
bajtoj ol per ASKIO!
Eble mi metos aparte ekzemplon en tiun rubrikon.
Iu, kiu sendas kaj ricevas centojn da mesaghoj, el kiuj 80 pocentoj sufiche
plenumus siajn celojn same en simpla ASKIO, povus shpari ghis 90 pocentoj
da tempo kaj telefonkostoj! Estas malgrandaj gutoj, sed tio amasighas,
fortrinkas kreskantan kvanton de niaj energi-provizoj.
Chu talentita programisto estas inter ni, kiu kapablas kaj kuraghas skribi
novan HTML (=HyperText Markup Language) kiu devus esti kapabla, lau mia
nespertula opinio, plenumi la samajn taskojn ege pli efektive.
Propono: HTR = hipertekstreformita.
(kara s-ro Albault: kial ne meti la energion de via grupo al tio?)
Amikoj, propradire spertaj, diris, ke kontrau la grandaj kompanioj oni
ne povos ion atingi.
Sed, chu ne Microsoft sukcesis 1980... kontrau IBM?
Chu ne Linus Torvald programis, sukcesis, kaj farighis mondfama?
Nia programisto certe enirus malfermitajn pordojn en la Linux-familio.
_________________________________________________________________________
amikoj: kiu legis, bv. tuj poste enskribu "rep" por respondo
_________________________________________________________________________
..
Preferinde ech: viaj komentoj, se estas iom ghenerale interesaj:
sendu ilin al ESPERANT, ne nur al mi.
Vigligu nian tro silentan rubrikon mi petas.
Read previous mail | Read next mail
| |