OpenBCM V1.13 (Linux)

Packet Radio Mailbox

DB0FHN

[JN59NK Nuernberg]

 Login: GUEST





  
DK3SZ  > ESPERANT 02.07.95 10:40l 32 Lines 835 Bytes #-11342 (0) @ WW
BID : 027507DB0GV
Read: DB7YI GUEST DD3IA DK3EL
Subj: PR-diskuto
Path: DB0AAB<DB0LNA<DB0RGB<DB0ABH<DB0SRS<DB0FP<DB0GV
Sent: 950702/0634z @DB0GV.#HES.DEU.EU [Maintal-Frank4t JO40KD 438.025 SYSOP: DF
de DK3SZ @ DB0GV.#HES.DEU.EU   (Franz)

to ESPERANT @ WW

Gekaraj, iomete mi volas kontribui al
la diskutado pri PR. Jen miaj pensoj.
Unue: En la 15-a regulo de Esperanto
estas fiksita: "La tiel nomataj vortoj
fremdaj, t.e. tiuj, kiujn la plimulto
de la lingvoj prenis el unu fonto,
estas uzataj en la lingvo Esperanto
sen shangho, ricevante nur la
ortografion de.....".
Se ni rigardas la vorton "PAKETRADIO"
kiel fremda vorto, uzata de la
plimulto de radioamatoroj, ni ghin
povas uzi sen shangho.

Due: Ni povas rigardi la forsendotan
mesaghon kiel pakajho. La sistemo de
PR pecigas la pakajhon en malgrandaj
partoj, en etaj pakajhoj. Tiuj etaj
pakajhpecoj oni povas nomi paketoj. Mi
opinias, ke paketradio estas konvena
esprimo.

Mi esperas, ke multaj amatoroj
Esperantistaj partumos la diskutadon!!

Kore salutas Francisko, DK3SZ




Read previous mail | Read next mail


 22.07.2026 04:15:32lGo back Go up