| |
DL4IAX > ESPERANT 11.07.02 21:08l 25 Lines 1096 Bytes #999 (0) @ WW
BID : GZ3M6SDB0SIF
Read: GUEST
Subj: multlingveco
Path: DB0AAB<OK0PPL<DB0MRW<DB0ERF<DB0BRI<DB0SIF
Sent: 020711/1902z @:DB0SIF.#HES.DEU.EU [GIESSEN JO40IO] DP6.00 $:GZ3M6SDB0SIF
From: DL4IAX @ DB0SIF.#HES.DEU.EU (Axel)
To: ESPERANT @ WW
Karaj Gesamideanoj!
Ja estas plej facile nur legi fremdlingvan tekston ol mem skribi.
Ech eblas ke oni legas tekston en (nur iomete au) nelernita lingvo,
sed tamen ekkonas la enhavon - pro la simileco kun konata lingvo,
ekz. inter la itala kaj la franca. Se oni nun volas respondi al
sendinto per persona poshto, ofte estas lingvo problemo.
En la hierarchio "europa.*" de la uzreto (la poshtkest-simila parto
de la interreto) estas kutime ke chiu autoro donas avizon pri siaj
akceptitaj lingvoj, uzanta la du-literoj-sistemon de ISO-639. Oni
nomas sian nacilingvon unue, poste la fremdlingvojn en kiu oni
povas komuniki en sinkanta vico de kvalito, kaj skribas tion infor-
mon en []-krampoj en la lasta linio, post la ghis-saluto. Vidu je
la fino de tio teksto!
Mi pensas ke tio estas bonega metodo, kiu ankau taugas por bultenoj
en paket radio, por faciligi la multlingvan komunikadon. Ankau
estas kvieta - kaj pro tio bona - reklamo por Esperanto! Bonvolu
partopreni, chiam, en chiu bulteno de vi.
Ghis! Aksel [de,eo,en,fr]
Read previous mail | Read next mail
| |