| |
G0NUE > ESPERA 01.07.95 16:07l 57 Lines 3151 Bytes #999 (0) @ WW
BID : 46911_GB7GBY
Read: GUEST DK3EL
Subj: ESPERANTO - Mallonge 2
Path: DB0AAB<DB0MWS<DB0RBS<DB0LX<DB0CZ<DB0GE<LX0PAC<ON5VL<ON1KGX<ON1KEZ<
F6KIF<F6KBK<F5LO<F6PTT<F6ABJ<GB7SXE<GB7ICE<GB7WIG<GB7DUG<GB7HSN<GB7DAA<
LWBBBS<GB7LWB<GB7COV<GB7COV<GB7AYI<GB7NLH<GB7FLG<GB7SYP<GB7GCW<GB7WRG<
GB7CYM<GB7EYM<GB7HUL<GB7GBY
Sent: 950625/1923Z @:GB7GBY.#15.GBR.EU #:46911 [Grimsby] FBB5.15c $:46911_GB7GB
From: G0NUE@GB7GBY.#15.GBR.EU
To : ESPERA@WW
MALLONGE - EL ESPERANTO-GAZETOJ
ESPERANTO EN TV. La Barcelona TV-2 elsendis unu-horan programon pri
lingvoj. Pri Esperanto intervenis Llibert Puig, ghen.Sekr. de KEA, kaj la
gejunuloj Pere Bernus kaj Rina Amerio.
MI RESANIGAS PPPETRON. Germana eldonoejo ZM, gvidata de naturkuracisto
Harald Schicke, kies eldonajho "Homa Korpo" furoris inter la plej bone
vendataj E-libroj, nun eldonis verkon de balbutado. La autoro estas zagreba
jhurnalisto Petro Cimbur, kiu en la libro prezentas siajn proprajn spertojn
pri venkado de balbutado. Antau ol aperi en Esperanto en flua traduko de
Lucja Borcic, la libro aperis en du kroataj eldonoj.
SAVI VIVON KAJ VIDON. En malmultaj lokoj en la mondo la sorto de homoj
handikaptitaj estas tiel senperspektiva kiel en Albanio. Ghuste tiujn chi
homojn helpas Agado "E-vid-E-nt-E", dank' al kiu starighis "Okulcentro" en la
polikliniko de Durres. Char en Albanio mankas institutoj por
vidhandikaptitoj, "E-vid-E-nt-E" nun planas realigi tian centron.
Esperantistoj kiuj pretas helpi materie au servi volontule en Albanio,
kontaktu: Jacques A. Tuinder, Hengouwenlaan 35, 1966 RH Heemskerk,
Nederlando.
RADIO-AUSKULTANTOJ EN TAMPEREO. Kadre de la UK en Tampereo okazos du
radiotemaj kunvenoj. Lunde tagmeze kunvenos radio-auskultantoj kaj jhaude
matene radio-redaktoroj. Ambau kunvenoj celos intershanghon de ideoj pri
kunlaboro inter la Esperanto-radio-stacioj kaj Esperanto-organizajhoj. Tre
vershajne okazos, krome ekzpozicio "Esperanto en Radio", pretigata de svedaj
esperantistinoj Kaisa Hansen kaj Anita Bergh.
Tute aparte estas planata ekspozicio de specialaj radio-riceviloj "Sangean"
por ricevado de mallongondaj radio-elsendoj kaj renkontigho kun finnaj
DX-auskultantoj. En unu el la someraj antaukongresaj numeroj de finna
DX-revuo oni prezentos radio-elsendojn en Esperanto. Arto Mujunen,
reprezentanto de Finna DX-Asocio, deziras dum la kunveno prezenti la finnan
DX-movadon al alilandaj radio-auskultantoj kaj tiucele estas jam en kontakto
kun LKK kaj UEA. UEA per oficiala letero al Pola Radio invitis la estron de
la Esperanto-Redakcio, A. Pettyn, veni al Tampereo kaj partopreni kunvenojn,
kaj ankau prezenti la utiligadon de Esperanto en Pola Radio en la 70-jara
historio de tiu chi radio, kiu pasas tiun chi jaron.
*****************************************************************************
EL DIVERSAJ GAZETOJ - Ekz. El Popola Chinio, Heroldo de Esperanto, Esperanto.
Bonvolu sendi rea****************************
EL DIVERSAJ GAZETOJ - Ekz. El Popola Chinio, Heroldo de Esperanto, Esperanto.
Bonvolu sendi reagojn, komentojn ktp pri la bulteno al Paul(G0NUE)
*****************************************************************************
\\\//
( oo)
*******oOOO*(_)**OOOo********************************************************
G0NUE @ GB7GBY.#15.GBR.EU
**********************************************************
ESPERANTO + AMATORA RADIO - PONTOJ AL LA MONDO
*****************************************************************************
Read previous mail | Read next mail
| |