| |
DJ4PG > ESPERANT 06.02.02 16:09l 34 Lines 1763 Bytes #999 (0) @ WW
BID : 622DB0OBK001
Read: GUEST
Subj: 9A0E kongresa stacio
Path: DB0AAB<DB0FSG<DB0SL<DB0RGB<OK0PPL<OK0PKL<DB0CHZ<DB0ERF<DB0FBB<DB0GOS<
DB0PKE<DB0SM<DB0OBK
Sent: 020206/1202z @:DB0OBK.#NDS.DEU.EU [JO42AG,TheBox,DL1BDY] DB19c1 $:622DB0O
From: DJ4PG @ DB0OBK.#NDS.DEU.EU (Hans)
To: ESPERANT @ WW
9A0E nia kongresa stacio en Zagreb
La specialan voksignon pretigis Lenio, PY3DF/G0OOS kun helpo de la
kroata amatora asocio.
Renata, F5RC eltrovis, ke je la adreso de nia kongresejo estas
kroata kluba stacio. Do eble bona shanco, tiun stacion uzi? La
kongresejo estis la teknika altlernejo de Zagreb.
Sed fakto estis, ke ties kluba stacio ne ekzistas nun. Kleraj
funkciuloj estis decidintaj, ke dum milito tia stacio ne ekzistu.
Tamen profesoro de la altlernejo helpis starigi nian stacion. Li
permesis uzi chambron en la 10a etagho. Ni metis W3DZZ-antenon
per 3 metrojn longaj stangoj el fenestroj. Estis je la norda flanko
de la konstruajho kaj tio donis bonegajn signalojn al Europo.
Niaj rezultoj: 307 kontaktoj je 4 bendoj, 36 landoj.
13 kontaktoj estis en Esperanto, kun: F5IL HA7PW SM5DAD SM5CS
SP1HQA DL1SWB DL2ROE DL4BT DL5WW 9A/G0OOS.
Nur 13 Esperanto-kontaktoj ne plachas. Ni jam komentis kritike en
la lasta ILERA-bulteno. Vi chiuj scias, ke dum kongresaj semajnoj
ni ofte starigas stacion. Do bonvolu honorigi niajn klopodojn kaj
aperu sur la frekvencoj. Ne estas konvinka reklamo por nia afero,
se ni ne povas demonstri per kontaktoj en Esperanto, ke nia lingvo
vere vivas kaj funkcias.
Se vi en tia kontakto atingas nin, plenumu la laboron, raporti tion
al viaj amikoj, en rondoj au per telefono/fakso/interreto kaj petu
ilin, ankau aperi sur la frekvenco.
Skedoj: ni nur povas aktivi dum la tempoj, kiam la kongresejo estas
malfermita. Escepto estis Tel Aviv, kie ni ja havis nian stacion en
hotelchambro, uzebla ankau nokte. Kaj ankau ni ja volas partopreni
la multajn interesajn aranghojn de la kongreso.
La konfirmkartojn pretigas kaj dissendas mi, Hans, DJ4PG
Read previous mail | Read next mail
| |