| |
DJ4PG > ESPERANT 22.12.01 17:22l 67 Lines 3257 Bytes #999 (0) @ WW
BID : MC1DB0OBK00F
Read: GUEST
Subj: Rondletero de GEPRAF
Path: DB0AAB<DB0FSG<IN3TRX<OE7XBB<OE9XPI<DB0CZ<DB0GV<DB0SIF<DB0CWS<DB0ROF<
DB0ERF<DB0ABZ<DB0UHI<DB0FC<DB0HES<DB0CL<DB0PDF<DB0WHV<DB0SM<DB0OBK
Sent: 011222/1311z @:DB0OBK.#NDS.DEU.EU [JO42AG,TheBox,DL1BDY] DB19c1 $:MC1DB0O
From: DJ4PG @ DB0OBK.#NDS.DEU.EU (Hans)
To: ESPERANT @ WW
Jen kopio de rondletero, kiun mi ricevis per e-poshto.
Bv. konfirmi/respondi al Jean Pierre F5IRX
Hans
----------------------------------------------------------------
From: Jean Pierre <jeanpierre.garden@free.fr>
Reply-To: jeanpierre.garden@free.fr
To: dj4pg@gw.ab6qv.ampr.org
Subject: Rondletero
Date: Wed, 21 Nov 2001 09:19:10 +0100
-(GEPRAF) : 2-a rondletero al la franca grupo, la 21-an de Novembro 2201-
Karaj geprafanoj, depost la unua interna rondletero (Junio) okazis pluraj
indaj eventoj kiuj tushas nin.
Unue kaj paralele al la geprafa vivo mem : Pierre Dessapt, en Lyon,
konkoktis T.T.T.ejon (http : // perso.club-internet.fr/dstp)
kie li pritraktas historion de Radio ; je lia demando F5IRX, siatempe,
sendis kelkajn esperantlingvajn foliojn titolitajn "Radioamatorumi
esperantlingve". Kiel skribas F5RC, "Eltrovu kie sin kashas informoj pri
ILERA kaj GEPRAF".
La rondletero lanchita de F5NQW pluchirkauiras ; se vi ne jam ricevis
ghin, paciencu kaj ne forgesu ke ghi celas ebligi al vi vortigi dezirojn,
sugestojn...por plibonigi la vivon de GEPRAF kaj ties enradikighon en la
radio-amatora movado.
Sur tiu kampo, Renata, F5RC, multe agis kaj sukcesis, i.a. che
Interret-Komisiono (responsulo : F6DDW) ; "Ni povas akiri tiom da paghoj
kiom ni deziras...tekstoj estas akceptataj en la franca kaj en E-o...
aldoneblaj estas desegnajhoj...kaj por ni, estiel Asocia Membro,
TUTE SENPAGE !!!"
informis F5RC la 28-an de Majo. Hodiau vi povas viziti la retpaghon de
GEPRAF (http : // www.ref-union.org/gepraf), gastigitan che REF-Union
(http :www.ref-union.org/Documents/C/GEPRAF.html). La realigon de tiu
retpagho ni shuldas al G‚rard, F5NGM, kiu fakte ighas delegito por la
paghoj de la geprafa TTT.ejo kaj plurichigas ilin.
F5RC partoprenis ankau ILERA-n kunvenon, kadre de U.K. en Zagrebo
(partoprenis 20 kongresanoj) ; la surloka starigita amatora radiostacio
bonege aktivis. Ni atendas la ILERA-n raporton.
F5RC ne trovis multajn volontulojn por akompani shin al Hamexpo en
Auxerre, kie REF-Union disponigis al ni senpagan standon. Tamen shi
rezervigis budeton kie retrovis shin F6HOP kaj F5AM. Tiu skipo dum du
tagoj (20/21 de Oktobro) renkontis esperantistojn, simpatiantojn kaj
informis pri E-o kaj GEPRAF. ili estu dankataj pro tio !
Krome,char GEPRAF estas nun membro de REF-Union, F5RC partoprenis,
la 6-an de Oktobro, la "Konsultigha Konsilio de le asociitaj Asocioj"
che la sidejo en Tours ; tiuokaze shi intervenis favore al E-o kadre
de la lingva problemo kaj de la "Jaro de le Lingvoj".
F9ED kaj F5NQW disponis senpagan standon che la arangho de REF-17,
(dank'al F1MMR, prezidanto de REF-17 kaj geprafano). Ili eksponis abundan
materialon pri kaj pro E-o, parte alportitan de F9ED ; multaj interesatoj
vizitis ilin kaj ricevis informojn.
Shajnas ke la ILERA-konkurso havis certan sukceson ; mi shatus ricevi
viajn respektivajn rezultojn, aperigotajn en la venonta rondletero.
Memorigoj : -20 euroj- estas la 2OO2-a kotizprezo; pagenda al F6AXF
: bvlu konfirmi la bonan ricevon de tiu rondletero
Sincerajn 73 al vi chiuj kaj al QRA... Samideane, F5IRX, sekretario.
Les Monts Esperanto
..
Read previous mail | Read next mail
| |