| |
DJ4PG > ESPERANT 05.03.01 21:44l 101 Lines 5041 Bytes #999 (0) @ WW
BID : F21DB0OBK005
Read: DL5YAE GUEST
Subj: Friedrichshafen 2001
Path: DB0AAB<DB0ZKA<DB0SAA<DB0GPP<DB0LX<DB0RBS<DB0PSC<DB0ACH<DB0ACC<DB0SM<
DB0OBK
Sent: 010215/1600z @:DB0OBK.#NDS.DEU.EU [JO42AG,TheBox,DL1BDY] DB19c1 $:F21DB0O
From: DJ4PG @ DB0OBK.#NDS.DEU.EU (Hans)
To: ESPERANT @ WW
karaj amikoj,
La komplikajhoj en la Europa komunumo montras, ke la angla ne solvas chiujn
problemojn. La lernado de la angla kostas - por talentitaj lernantoj -
chirkau 1000 horojn, do po lernanto minimume kvin mil eurojojn/dolarojn.
La kostoj por tradukado en la Europa komunumo, en nun 11 lingvojn
kostas terure multan monon, chirkau la duonon de chiuj administraj kostoj!
Kaj longaj prokrastoj, ghis chiu lando komprenis fine proponojn, komentis
ilin ktp. plilongigas kaj plikomplikigas chiujn procezojn.
Ech se vi bonege majstrus la anglan, en kazo vi estus oficiulo en Bruselo
au Strasburg, se vi devus decidi pri 100 millionoj da euroj, chu vi riskus
decidon sen antaua traduko en vian propran lingvon?
Estonte pliaj lingvoj alvenos kaj plikomplikigos la problemojn.
La kvanto de tiuj, kiuj sen lernado bone parolas la anglan, malpliighas.
G.B. Shaw skribis sian verkon pri la problemoj de angla virino kun
la angla lingvo ne nur kiel amuzajho. Ne, li klare vidis la problemon, ke
shi ne estus komprenota en la ekstera mondo kun shia loka dialekto.
Pli simple: duono de la angloj mem ne parolas bonan anglan!
Ni do ankorau havas la taskon, propagandi por la ideala solvo.
Des malpli la germanoj, ech multaj tro fiere kredas tion.
Ofte oni estas demandata "sed Esperanto ne venkis malgrau longa tempo!?"
Mi respondas tiel:
Bonaj projektoj ofte dauras tre tre longe. Ekzemple:
- Galilei: La tero ne estas disko
- decimala sistemo
- Moses: Vi ne mortigu!
Nia projekto malvenkis ghis nun ne pro iuj malbonaj detaloj, sed, mi
estas konvinkita, granda kauzo estas, ke ni ne sufiche varbas, kaj ke
ni varbas per malghustaj argumentoj.
Detaloj, bv. pripensi:
Chu gravas la jaro 1987? Chu gravas, ke la inventinto estis pola, juda
okulkuracisto? Chu gravas, kiom ni estas?
Lau mia penso ege pli gravas akcenti, ke Esperanto estas tre facila, ke
ghi estas preskau perfekte fonetika, ke 80% de ghiaj vortoj bazighas sur
latinaj radikoj, tiel ke multaj homoj ilin facile rekonas. Ja ech en la
nuna japana lingvo tio estas fakto: internacia, transistoro, elektro,
mineralo, foto, polico, japanoj uzas ilin en sia lingvo.
Chu gravas, raporti pri la glora historio? Ekz. ke en Nurnberg 1923
jam kvin mil Esperantistoj faris demonstracion sur la stratoj por nia afero?
Mi preferus ne mencii kaj kompari kun hodiau, kiam ni ne kunhavas etan
porcion de tio. En tempoj, kiam multaj aliaj societoj, kun parte tre
negravaj, parte stultegaj celoj amasigas dek mil.
Okaze de la UK en Berlin nia germana E-magazino spezis la tutan unuan
duonon de siaj paghoj por antikvajhoj, montris fotojn kun maljunaj,
nemoderne vestitaj homoj......
Pli bone ni uzu la daurajn avantaghojn:
- ke Esperanto estas tre facila.
Diru klare, ke ghi estas 5-foje pli facile lernebla ol la angla.
Ni rare cifrigas tion precize. Kial? Memkompreneble oni povas tion
plusminusigi senfine, kiel chiun homan aferon....
Sed ech averagha samideano povas tian ciferon argumenti.
La kvanto de reguloj, konjugacioj, deklinacioj, la formado de vortoj
per la silaboj, la regula fonetiko, la sintakso ne sensiva ......
- ke Esperanto estas ege tauga por ekzerci la cerbo.
- ke la tempo spezita por ghies lernado repagas dum la lernado de
aliaj lingvoj.
- ke ni havas adreslibrojn kun adresoj en chiuj grandaj urboj de la globo,
per kiuj vi havas amikojn kie ajn vi bezonas.
Menciu ni la libron de Umberto Eco, tradukita en multajn lingvojn:
La serchado de la perfekta lingvo
Ni radioamatoroj havas privilegian situacion.
Ni jam aktivas en kampo, kie oni chiutage kontaktas fremdlingvajn homojn.
Se ni praktikas nian lingvon, automate aliaj rimarkas tion, povas konstati,
ke nia lingvo vivas, funkcias, povas demandi, diskuti.
Provu la samon en la strato de via urbo. Nur se vi krias, pli ol du, tri
cheestantoj rimarkos vin, kaj kun kiu efiko?
Sed ni ne sufiche uzas niajn eblecojn.
- Kial vi aperas tiom malofte sur la frekvencoj? Faru ankau viajn
nacilingvajn kontaktojn laueble sur "niaj" frekvencoj !
- se la ghisnunaj skedoj ne plachas al vi, kial vi ne proponas alian?
- chu vi programis vian sendricevilon pri chiuj Esperanto-frekvencoj
- kiu kopios la tempojn, frekvencojn de la E-radio-stacioj en p.r.?
- kial ni ne uzas nian rubrikon ESPERANT pli vigle? Chu VI ne povus
aldoni ion?
- kial WCONVERS ne estas pli ofte vizitata? Lasu vian voksignon dum
horoj, ne foriru jam post 1 minuto, se vi neniun samideanon trovas.
Ne nur vidu al k. 1887. Almetu ESPERANTO al via PERS-informo
Du rimarkoj, pro spertoj faritaj:
se iu interesas pri nia afero, ne troigu, ne atakante reklamu!
Klarigu, kiel kaj kial vi shatas la lingvon, ne pushu la alian tro!
HAM-RADIO Friedrichshafen. Legu la apartan tekston.
---------------------------------------------------------------------
peto: se vi legis tion, ne shparu la penon, mallonge konfirmi la
ricevon.
Estas ja ege simpla: enmetu "rep" kaj kelkajn vortojn. La sistemo
tre vershajne sendos vian respondon automate reen.
Hans
Read previous mail | Read next mail
| |