| |
DJ4PG > ESPERANT 10.10.00 15:24l 49 Lines 1894 Bytes #999 (0) @ WW
BID : AA0DB0OBK002
Read: DL1MGV GUEST
Subj: skribi Esperanton kun chapeloj
Path: DB0AAB<DB0SL<DB0RGB<DB0MRW<DB0ERF<DB0BRI<DB0SM<DB0OBK
Sent: 001010/1229z @:DB0OBK.#NDS.DEU.EU [JO42AG,TheBox,DL1BDY] DB19c1 $:AA0DB0O
From: DJ4PG @ DB0OBK.#NDS.DEU.EU (Hans)
To: ESPERANT @ WW
Kiel skribi chapelitajn literojn? Sen elspezi monon?
Sen download el interreto a.s., simple per kelkaj klavpushoj?
En "La spino de la fisho" de Josef Schiffer estas metodo, kiun transsendis
al mi K.Schlueter:
Kiel plilarghigo de la konata literaro ASCII estas en evoluo la nova
UNICODE. Oni esperas, ke Unicode iam eble ankau enhavos niajn chapelitajn
literojn.
Sed fakte ni ne plu devas atendi. Niaj literoj jam estas faritaj kaj
liveritaj en kutimaj programoj! En la Unicode-komitato shajne sidas
samideano.
Kiel uzi?
Se vi havas WIN 95 au WIN 98 kaj WORD:
En WORD malfermu novan paghon
1. elektu iun literaron, prefereble Lucida Console sans
2. alklaku enshovi
3. alklaku special-signoj. Aperas areo kun specialaj literoj.
4. Dekstre de la areo estas "Scroll"-signo, shovilo.
Per tio serchu Esperanto-literon, ekz. la chapelitan majusklon C
Se NE aperas tiu Scroll, au ne enestas la chapelita C en la literaro,
revenu kaj provu alian literaron, ghis vi trovas iun kun niaj literoj.
Che mi funkciis Garamond, Arial black, Arial narrow, Bookman old,
sed strange, ne Arial normala. Lucida console.
La plej kompleta estis Lucida console sans unicode.
5. aktivigu, nigrigu la trovitan literon.
Per "enmeti" vi povas tuj uzi tiun Esperanto-literon en via teksto.
Por havi komfortan uzon, uzu "Shortcut", rapidilon:
6. alklaku Shortcut
7. En la kampon "novan rapidilon pushi" enmetu Ctrl Shift C
8. alklaku Almeti (germane "Zuordnen", angle "appoint to"? )
9. alklaku Fermi
Same vi faru kun chiuj E-literoj kaj vi nun en chiu teksto povas skribi simple
per Ctrl <litero> .
--------------------------------------------------------------------------
Bonvolu konfirmi, chu vi sukcesis (au ne). Ankau je aliaj tekstprogramoj.
---------------------------------------------------------------------------
Hans
Read previous mail | Read next mail
| |