|
DK3SZ > ESPERANT 16.07.00 00:43l 157 Lines 4568 Bytes #-8853 (200) @ WW
BID : FXIS2L_DB0CZ
Read: GUEST
Subj: Kio estas FAME?
Path: OE1XAB<OE3XSR<OE5XBL<OE2XOM<DB0PV<DB0AAB<DB0SL<DB0RGB<DB0MRW<DB0BOX<
DB0ABH<DB0CWS<DB0AIS<DB0ZDF<DB0SEL<DB0RBS<DB0LX<DB0CZ
Sent: 000711/1543z @:DB0CZ.#BW.DEU.EU [Brigachtal,JN48FA] DP6.00 $:FXIS2L_DB0CZ
From: DK3SZ @ DB0CZ.#BW.DEU.EU (Franz)
To: ESPERANT @ WW
Reply-To: DK3SZ @ DB0SAA.#BW.DEU.EU
X-Info: Upload without password authentication
Eltirajho el la statuto de la fondajho:
Jura stato
FAME-fondajho por stimulado de internaciaj kompreniloj
kun jura sidejo en sudgermana urbo Aalen ricevis juran
agnoskon per shtata permeso de Regierungspraesidium
(supera shtata instanco) la 12an de Decembro 1988 kiel
fondajho lau civiljuro germana. La nomo FAME aludas la
nomon de la fondinto Franz Alois Meiners.
FAME estis agnoskata kiel komunutila la 12an de Februaro
1989 pro akcelado de jenaj specive valoraj celoj, kiujn
la shtato favoras:
* interpopola interkomprenigho
* evoluhelpo
* scienco kaj esplorado
* junularo
* kulturo
Organoj
La estraro plenumas la kurantajn taskojn, responecas
pri la bugheto kaj decidas pri disdonado de financaj rimedoj.
La kunveno de fondintoj estas la plej alta organo de
FAME-fondajho. Ghi fiksas la gvidliniojn kaj decidas pri la
bugheto. Kromaj donacoj, kiuj superas 1000 germanajn
markojn, estas rigardataj kiel aldonaj fondajhoj kaj konce-
das transdoneblan vochdonan rajton pri la tuta havajho de
FAME.
La kuratoroj konsilas la estraron. Ili estas fakospertaj
personoj de la publika vivo kaj superpartie reprezentas
diversajn sociajn fortojn. FAME petas konsilojn de kuratoroj,
kiuj estas kompetentaj pri la koncerna demando.
La mondo internaciighas
La mondo internaciighas kaj mondvasta interkomprenigho
farighas pli kaj pli grava sur chiuj kampoj.
Internacia interkomprenigho evitas kaj malkonfuzas
miskomprenojn, forigas antaujughon, plivastigas la pensma-
nieron, vekas komprenon kaj toleremon pri konduto kaj
interesoj de aliuloj kaj kreas senton pri respondeco trans
la lokan al la internacia, tutmonda komunumo.
Lingvoproblemo solvenda .........
Deziro de fondinto
La fondinto Alois Meiners specife deziris, konatigi tiujn
ideojn al junularo kaj homoj en tiel nomataj evolulandoj.
Por subteni konvenajn klopodojn, movadojn, proponojn au
agadojn, li kreis "FAME-fondajhon por stimulado de inter-
naciaj kompreniloj".
FAME estas idealista kaj profesia, novema, sendependa,
interpaciga. (tio estas la titoloj de originalaj tekstoj)
Prefere transdoni ol heredigi
"Pli bone transdoni ol heredigi." Tiuj vortoj esprimas
la sugestojn de la fondinto: per subteno de fondajho dum
sia vivo koncedi al si apartan ghojon observi, kiel partoj
de sia posedajho servas al gravaj komunutilaj celoj kaj
kontribuas al internacia interkomprenigho.
FAME dek pricipoj: (nur la titoloj de la koncernaj paragrafoj)
orientigho je rezultoj, ekskluziveco, propra iniciatemo,
ekonomieco, koncentro de fortoj, profesieco kaj serioza
koncepto, shparemo kaj fleksebleco, autonomio kaj travid-
ebleco, sukceso-analizo, reciprokeco.
Kontrakto kun Aalen
FAME kreis kunlabore kun la urbo Aalen ESPERANTO-kultur-
premion, per kiu ni distingas meritplenajn personojn,
institiciojn kaj organizajhojn. Lau kontrakto kun Aalen
la urbo disponigas siajn servojn por transdono de l'premio
dum solena matineo. La premion financos ekde 1996 regiona
banko: Kreissperkasse Ostalb.
La plej alta premiosumo
La totala sumo de la kulturpremio estas 10.000 germanaj
markoj - plej alta valoro de chiuj Esperanto-premioj; la
mono povas esti dividata al du au pluraj prmiotoj. Per
tiu premio FAME kaj urbo Aalen vola
* apogi kulturan agadon en Esperantujo;
* veki vastan publikan atenton pri Esperanto-kulturo;
* kontribui al agnosko de Esperanto kiel kulturlingvo;
* firmigi la sidejon de la Germana Esperant-biblioteko
en Aalen
Kiu ricevas la premion?
Lau statuto de l'Esperanto-kulturpremio povas ricevi ghin
personoj, organizajhoj kaj institucioj, kiuj
* dum konsiderinde longa tempo
* gajnis meritojn pro stimulado de internaciaj kompreniloj
* en la kadro de la statutaj celoj de FAME-fondajho
* per kreado, verkado., utiligo au disvastigo de kulturaj verkoj.
Tiel vi povas subteni FAME-fondajhon.
* Vi povos rakonti pri FAME al donacemuloj kaj peri kontaktojn
al gravuloj au fakuloj kiuj taugas kiel kuratoroj.
* Vi povos donaci monon al FAME, chu tuj au chu testamente.
* Vi povos donaci specife por kulturo.
* Vi povos donaci mil germanajn markojn au pli, kaj vi estos
akceptata en la kunveno de aldonaj fondintoj kaj vi povos
kundecidi pri strategio kaj la tuta havajho de FAME.
* Vi povos dedichi labortempon al la celoj de FAME.
Tio chi nu estas ne chiu el la statutoj de FAME.
Tiu kiu volas ian pli detalan, turnu sin al DF7TZ.
Mi petas, ignoru la tajperarojn!
Kore salutas, Francisko, DK3SZ
Read previous mail | Read next mail
| |