|
DJ4PG > ESPERANT 15.07.00 07:44l 32 Lines 1227 Bytes #-9028 (26) @ WW
BID : 970DB0OBK000
Read: GUEST
Subj: Friedrichshafen,raporto
Path: OE1XAB<OE3XPR<OE6XAR<OE5XBL<DB0RGB<DB0MRW<DB0ERF<DB0SHG<DB0OBK
Sent: 000709/0226z @:DB0OBK.#NDS.DEU.EU [JO42AG,TheBox,DL1BDY] DB19c1 $:970DB0O
From: DJ4PG @ DB0OBK.#NDS.DEU.EU (Hans)
To: ESPERANT @ WW
Friedrichshafen 2000
Chifoje nia stando havis tre favoran lokon. Ghi estis tuj je la eniro
de halo 9, kaj je la eniro de la restoracio.
Ni pendigis 3 metrojn altan flagon, tiel ke chijare
ne multaj povis plendi, ke ili ne trovis nin.
Vizitis nin sufiche multaj, eble 2foje pli ol lastan jaron.
La "blua libro", "Esperanto fuer den Amateurfunk" estis preta
kiel eldono 2.0 kaj bone vendighis.
Nova: ni ofertis rapidajn kursojn de Esperanto:
- mini-kurso por komencantoj (3 minutoj) je xx:00 UT
- dauriga kurso por progresintoj (4 minutoj) je xx:05 UT
sufiche ofte chiuj seghoj estis okupitaj kaj multaj demandoj sekvis.
"Kial Esperanto ne sukcesis?" estis ofte demandata.
Mian respondon vidu en "gute Ideen" respektive "good ideas"
Ni aktivuloj estis tre okupitaj.
Aktivuloj (ne chiuj tuttempe):
DG5JWA Jozef,DK3SZ Franz,DJ0MCL Olga,DJ5UT Ekko,DJ4PG Hans,OK2LS Franta,
Dankon al chiuj kaj al la estraro de la ekspozicio!
Mi mem ech ne havis la tempon, viziti la tutan ekspozicion, tial venontjare:
venu pli de ni!!
Se vi pensas, ke valoras Esperanto kaj propagando por ghi, anoncu vin!
Tranoktebleco estos. Senpagaj eniro kaj parkejo por aktivuloj!
Hans
Read previous mail | Read next mail
| |