| |
RA0AN > ESPERA 06.03.00 15:01l 33 Lines 1232 Bytes #999 (0) @ WW
BID : 11314_RK0AZM
Read: GUEST
Subj: EL FORA SIBERIO
Path: DB0AAB<DB0PV<OE2XOM<OE5XBL<DB0RGB<DB0MAK<OK0PKL<OK0PPR<SP6KBL<OK0PHL<
OK0PBB<OK0PBR<OK0PAB<HA5OB<UT1WPR<UT5UG<RW6HQN<RK9CWW<RU9CYA<RK0AZM
Sent: 000305/1352Z @:RK0AZM.KRR.RUS.AS #:11314 [Krasnoyarsk] FBB7.00g25
From: RA0AN@RK0AZM.KRR.RUS.AS
To : ESPERA@WW
Mi kore salutas la leganton!
Mi devas konstati kun la ioma bedauro: la "rep"-komando ne fukcias che mia
paketradia sistemo(F6FBB V5.15), sed tio ne gravas.
Mi estas ghoja ke nia rubriko ESPERA@WW bone fukcias! Kaj mi dankas chiujn,
kiuj adresas informojn, novajhojn k.a. en la rubriko. Foje mi pensas, miaj
karaj samideanoj, ke nur malmultaj avantaghojn ni uzas el tiu
mirakla komunikad-ebleco kiu estas Internacia Paket-Radia Reto kune
kun Internacia Lingvo Esperanto.
Do, chu ne estas miraklo simpla neniigho de longdistanteco kaj
interlingvaj bariloj?
Cetere, mi volas proponi organizi rondon de rtty-emuloj, ja nuntempe la
propagado de radioondoj shajnas esti bona, ni provu iun semajnfinon
printempan, eble inter 0700-1100 GMT chu en 15m. chu en 10m.
Dezirantojn sin anoncu!
Aparte mi salutas chujn amikojn, persone al mi konataj.
Kaj nome de siberiaj radioamatoroj-esperantistoj, kaj nome de radioamatoroj-
neespeantistoj, kaj ankau nome de esperantistoj-neradioamatoroj mi kore
deziras bonfarton, bonan sanon, kaj ankau bonan humoron al chiu leganto!
Ni renkontighos!
Genadij RA0AN.
Read previous mail | Read next mail
| |