| |
DJ4PG > ESPERANT 23.02.00 00:06l 57 Lines 2169 Bytes #-9629 (0) @ WW
BID : M20DB0OBK002
Read: DJ1MGB GUEST
Subj: NHA + x-formato
Path: DB0AAB<DB0KFB<DB0CZ<DB0GE<DB0ZDF<DB0SRS<DB0SIF<DB0KH<DB0EAM<DB0FC<
DB0HES<DB0CL<DB0PDF<DB0SM<DB0OBK
Sent: 000222/1537z @:DB0OBK.#NDS.DEU.EU [JO42AG,TheBox,DL1BDY] DB19c1 $:M20DB0O
From: DJ4PG @ DB0OBK.#NDS.DEU.EU (Hans)
To: ESPERANT @ WW
---------------------
Jubileo: 100a versio!
---------------------
Mi ricevis kelkajn pamfletojn de grupo AEIOU, kiu "plibonigis"
Esperanton.
Nun mi ricevis bultenon de grupo TREFO, redaktoro Andre Albault.
Li inventis la 100an revizion de Esperanto!
La reviziado de E-o komencis, kiel multaj scias, kun la projekto Ido,
dauris kun Interlingua, Neo, Occidental, latino sine flexione
kaj multaj multaj aliaj.
Amaseto da plibonigitaj alfabetoj estis krome proponitaj,
Nun, je Trefo, temas pri alia modifita alfabeto, nomita NHA.
ekzemplo de NHA-teksto:
------------------------------------
.. sufichas kirli kelkayn literoyn zhetitayn en chapelon por ricevi
tekhnike validan alfabeton por E-o. ... jenerale.. yen ji tre legeblas.
... shanjitay..
La NHA rezultas el simpligo de la Universala Alfabeto (UA) ...
de Jon Walter YUNG..fondis la Union por Nova Alfabeto...
...
Tiun NHA vi uzu, se via mashino ne disponas pri la necesaj literoj.
Anstatau la Zamenhofa H-formato. (en kiu mi nun skribas, DJ4PG)
--------------------------------------
s-ro Albault, via produkto nur denove montras, kiu genio estis Zamenhof.
Via produkto tute ne plachas al mi! DJ4PG
Dua parto.
En interreto mi ofte vidas tekstojn en la x-formato
Ekzemplo:
Gxis la reauxdo! Cxu vi sxatas tiun alfabeton?
Mi tute ne shatas ghin! Teorie ghi plifaciligas la 100procente ghustan
komputilan transformon en la ghustan, chapelitan Esperanto-alfabeton. 1)
Sed chu iu interesulo, komencanto posedas tian programon?
Tial la chefa efiko de la x-formato estas ege negativa: oni pensas, ke
Esperanto estas tre stranga lingvo, kies elparolon oni de la komenco malshatas.
La x-formato estas l.m.o. tre bona metodo malvarbi por nia afero.
--------
Û 1) Legantoj: bonvolu sendi informon: chu ekzistas tia transform-programo?
Û Chu ghi ebligas komfortan, tujan transformon je ricevo de teksto?
Û Se jes, kie ghi estas havebla?
Por skribi chapelitajn literojn sur papero, kun normala tekstprogramo,
nun ekzistas simpla, senkosta metodo. Legu mian mesaghon "Unicode por
Esperanto"
ghis! Hans
Read previous mail | Read next mail
| |