OpenBCM V1.13 (Linux)

Packet Radio Mailbox

DB0FHN

[JN59NK Nuernberg]

 Login: GUEST





  
DJ4PG  > ESPERANT 11.02.00 14:19l 42 Lines 1753 Bytes #-9641 (0) @ WW
BID : 920DB0OBK000
Read: DJ1MGB DJ4PG GUEST
Subj: Unicode por Esperanto
Path: DB0AAB<DB0KFB<DB0CZ<DB0GE<LX0PAC<ON5VL<DB0PKE<DB0SM<DB0OBK
Sent: 000209/0715z @:DB0OBK.#NDS.DEU.EU [JO42AG,TheBox,DL1BDY] DB19c1 $:920DB0O
From: DJ4PG @ DB0OBK.#NDS.DEU.EU (Hans)
To:   ESPERANT @ WW

Kiel skribi chapelitajn literojn? Sen elspezi monon?
En "La spino de la fisho" de Josef Schiffer estas metodo, kiun transsendis
al mi K.Schlueter:

Kiel plilarghigo de la konata literaro ASCII estas en evoluo la nova
UNICODE. Oni diras, ke tiu iam enhavos eble ankau niajn chapelitajn literojn.
Sed fakte ni ne plu devas atendi plu. Niaj literoj jam estas faritaj kaj
liveritaj en kutimaj programoj!

Kiel uzi?
Se vi havas WIN 95 au WIN 98 kaj WORD:

Elektu iun alfabeton, notu, kiun.                            
1. Malfermu malplenan paghon  2. alklaku Enshovi  3. alklaku special-signoj
4. alklaku "Subset",  sub-aro, la dekstraflankan triangulon
5. aktivigu "plilarghita Latin-A"  
6. Dekstre de la literaro estas "Scroll". Per tio serchu Esperanto-literon, 
ekz. la chapelitan majusklon C

Se NE aperas tiu Scroll, au ne enestas la chapelita C en la literaro, revenu 
kaj provu alian literaron, ghis vi trovas iun kun niaj literoj.
(Che mi funkciis Garamond, Arial black, Arial narrow, Bookman old, 
sed strange, ne Arial normala.)

6. aktivigu, nigrigu la trovitan literon.
Per "enmeti" vi povas tuj uzi tiun Esperanto-literon en via teksto.

Por havi komfortan uzon, uzu "Shortcut", rapidilon:
7. alklaku Shortcut
8. En la kampon "novan rapidilon pushi" enmetu Ctrl Shift C
9. alklaku Almeti (germane "Zuordnen" angle "appoint to"? )
10. alklaku Fermi
Same vi faru kun chiuj E-literoj kaj vi nun en chiu teksto povas skribi simple
per Ctrl <litero> .
--------------------------------------------------------------------------
Bonvolu konfirmi, se vi sukcesis (au ne). Ankau je aliaj tekstprogramoj.
--------------------------------------------------------------------------
ghis! Hans



Read previous mail | Read next mail


 06.07.2026 00:06:20lGo back Go up