| |
DK3SZ > ESPERANT 17.04.95 15:22l 29 Lines 625 Bytes #-11420 (0) @ WW
BID : 17450ADB0BOX
Read: GUEST DK3EL
Subj: denove uj
Path: DB0AAB<DB0LNA<DB0RGB<DB0LAN<DB0ABH<DB0BOX
Sent: 950417/1100z @DB0BOX.#BAY.DEU.EU [DieBox in Nuernberg, JN59NJ, SYSOP: DC3
de DK3SZ @ DB0BOX.#BAY.DEU.EU
to ESPERANT @ WW
Speciale al Hans, DJ4PG kaj kompreneble
al aliaj gelegantoj.
Kara Hans,
vi ja iam skribis, ke vi ne timas, ke
ekzistas danghero de dialektigho de
nia lingvo.
Chu vi jam legis la libron "Esperanta
Bildvortaro"? Sur paghoj 871/872 estas
legebla: Francjo, Germanjo, Hungarjo,
Poljo, Britjo k.t.p.
Tiu libro estas eldonita de s-ro
Eichholz kiu ech estas akademiano. Vi
ja scias, ke la akademio devas gardi
la lingvon!!
Nun ekzistas ekster -uj kaj -lando
ankorau' du aliaj versioj.
Chu mi devas diri mian opinion pri tiu
ne Fundamenta ago???
Kore salutas Francisko, DK3SZ
Read previous mail | Read next mail
| |