| |
DK3SZ > ESPERANT 02.04.95 21:25l 35 Lines 834 Bytes #-11435 (0) @ WW
BID : 02450ADB0MWS
Read: DL4IAX GUEST DK3EL
Subj: aktuell
Path: DB0AAB<DB0MWS
Sent: 950402/1706z @DB0MWS.#BAY.DEU.EU [Muenchen, JN58SD, OP: DL2RBI]
de DK3SZ @ DB0MWS.#BAY.DEU.EU (Franz)
to ESPERANT @ WW
Karaj gelegantoj!
En "Esperanto aktuell", germana
gazeto, 2/95, pagho 9, estas legebla,
skribita de la vicprezidantino de
IKEL, protesto kontrau' la agreso pro
kiu suferas chechenoj.
Min strange tushis du esprimoj en tiu
teksto.
Estas unue, shi skribis pri "rusa
caro" kaj due, shi skribis al la
"Rusia Federacio".
Rusa caro lau' PIV ekzistas, estas
korekta esprimo.
Nur, tiu "Rusia" esprimo estas
fushajho kaj certe la resulto de tiu
fusha "io" por landnomoj. Rusio -
rusia, fushajho!!
Char ech lau' PIV la radiko estas
"Rus". Tial rusa, ruse, Ruso, Rusujo,
Ruslando.
Kvankam kelkaj amikoj el nia rondo
opinias, ke ne ekzistas danghero de
dialektigho de nia lingvo, mi opinias,
ke tiu fusha uzado de sufikso por
landnomoj povas esti la komenco.
Salutas Francisko, DK3SZ
Read previous mail | Read next mail
| |