| |
OK2LS > ESPERA 02.05.98 09:13l 37 Lines 1286 Bytes #999 (0) @ WW
BID : 2152_OK0PAB
Read: GUEST
Subj: Esperanto diplomo.
Path: DB0AAB<DB0ZKA<DB0ABH<DB0RGB<OK0PPL<OK0PHL<OK0PBB<OK0PAB
Sent: 980502/0519Z @:OK0PAB.#MOR.CZE.EU #:2152 [BRNO-Kralovo Pole] FBB7.00f
From: OK2LS@OK0PAB.#MOR.CZE.EU
To : ESPERA@WW
E S P E R A N T O D I P L O M O.
------------------------------------
Jam ok jaroj eldonas ILERA esperantan diplomon.Tiu chi diplomo
estas atingebla por chiuj radioamatoroj kaj auskultantoj ( SWL ).
La petanto devas konfirmi per QSL kartoj de diversaj voksignoj :
1. 10 kontaktojn
2. 25 kontaktojn el 5. landoj
3. 50 kontaktojn el 10. landoj
4. 75 kontaktojn el 15. landoj
5. 100 kontaktojn el 20. landoj
6. 125 kontaktojn el 25. landoj
7. 150 kontaktojn el 30. landoj
8. 175 kontaktojn el 35. landoj
9. 200 kontaktojn el 40. landoj
ILERA-membroj la unuan gradon ne rajtas ricevi.
La uzado de Esperanto ne estas postulata sed la kolektitaj QSL
kartoj devas esti aludo pri Esperanto: teksto au simbolo.
Egalaj bendoj kaj modoj povas esti uzitaj.
La prezo de la diplomo estas 5 IRK, por glumarkoj (2-9) 1 IRK.
Por ILERA membroj chiuj gradoj estas senkostaj.
Oni povas sendi nur liston de la konfirmkartoj:voksigno, dato,
bendo, raportoj. La QSL kartoj rajtas alsendi por kontrolo al
administranto okaze de diskuteblaj cirkonstancoj.
Diplomon eldonas HA 7 PW, Laszlo MATUSINKA, Gyozelem 2,
ALBERTIRSA, H-2730, Hungario.
Read previous mail | Read next mail
| |