OpenBCM V1.13 (Linux)

Packet Radio Mailbox

DB0FHN

[JN59NK Nuernberg]

 Login: GUEST





  
OK1AEY > ESPERANT 16.04.98 12:33l 38 Lines 1970 Bytes #-10312 (0) @ WW
BID : G48OK0PHL02J
Read: OK1AEY GUEST
Subj: Memoro je Zamenhof
Path: DB0AAB<DB0SL<DB0RGB<OK0PPL<OK0PHL
Sent: 980416/0819z @:OK0PHL.#BOH.CZE.EU  [Holice JO70XB] BCM1.39s
From: OK1AEY @ OK0PHL.#BOH.CZE.EU   (Bozek)
To:   ESPERANT @ WW
X-Info: No login password
X-BID: G48OK0PHL02J

	REMEMORO JE ZAMENHOF

     La 14an de aprilo estis 81a datreveno de mortightago de 
L. L. Zamenhof. La  tuta esperantistaro honoris en  tiu tago 
dankeme la memoron de kreinto de Esperanto. Sed tiu chi memo-
ro kaj  honorigo  ne okazas nur pro la fakto, ke Zamenhof el-
trovis internacian lingvon. Por plej grandan parton de esperan-
tistaro estas esperantismo ne nur lingva movado, sed ankau spi-
rita ideo, kies gvidanto estis nia Majstro Zamenhof, kiu donis 
novan senton al la mondo kaj volis starigi regnon de Amo, Paco, 
Interkomprenigho kaj Belo sur la tuta tero.
     Se ni kontentighus vidi en li nur la eltrovinton de arte-
farita  mondhelplingva  sistemo, ni  tro  multe malalte taksus
lian signifon. Oni ja povas  rigardi  Esperanton nur kiel prak-
tikan aferon kaj la plej simplan kaj plej taugan solvon de prob-
lemo,  pri kies solvo  vane klopodis  multaj personoj. Tiam oni
ne esploros  la personajn kvalitojn  de  Zamenhof. Sed tiam oni
ankorau ne farighas  vera esperantisto lau la senco de Zamenhof.
Uzado de Esperanto por interkomprenigho estas certe treege dezir-
inda kaj utila. Sed ne tio, kion Zamenhof imagis al si, kiel las-
tan celon de sia laboro. Por li Esperanto estis nur la vojo al pli 
alta celo. Fakte lastmomente la de li elpensita lingvo estis nur 
apudajho. La chefajho estis por li tio, kion li nomas "interna ideo". 
Chi tiu ideo gvidis lin de lia juneco, dum lia tuta vivo ghis la 
lastaj momentoj.
     La belaj vortoj kaj belsonaj paroladoj je lia memoro ne
sufichas por antauenpushi nian movadon kaj ideon.
     Ni  chiuj  adeptoj  de  lia  lingvo  devas  nin  en tiu tago
demandi, chu ni fakte chiam plenumas nian devon.
     Ekkomenci denove plenforte nian laboron, estu nia plej bela
danko al nia Majstro.
                                        
                                       OK1AEY @OK0PHL.#BOH.CZ.EU


Read previous mail | Read next mail


 11.07.2026 07:29:09lGo back Go up