| |
G0NUE > ESPERANT 21.10.97 13:44l 46 Lines 2183 Bytes #-10491 (0) @ WW
BID : 6458_GB7GBY
Read: GUEST
Subj: Esperanto - Brita Kongreso
Path: DB0AAB<DB0MWS<DB0RBS<DB0GE<LX0PAC<ON5VL<ON4AIC<ON1AEO<ON6AR<ON1CED<
ON4KTK<GB7SXE<GB7HAS<GB7VRB<GB7SUN<GB7BNM<GB7GLO<GB7PZT<GB7MAX<GB7WRG<
GB7GBY
Sent: 971021/0631Z @:GB7GBY.#15.GBR.EU #:6458 [Grimsby] FBB5.15c $:6458_GB7GBY
From: G0NUE@GB7GBY.#15.GBR.EU
To : ESPERA@WWW
La 82-a Brita Kongreso de Esperanto
Pasko 10-13 Aprilo, 1998 Chester, Britio
Chestro (Chester) estas malgranda urbo kun famaj butikoj, kiujn oni konstruis
je du etaghoj - unu super la alia - antau kvar cent jaroj. La graflando estas
la hejmo de la konata cheshira kato (Cheshire Cat) de la rakontoj de Lewis
Carroll.
La urbo havas ankau la plej malnovan kurchevalejon en la lando, unu el la
tri plej grandaj bestghardenoj, tre antikvajn romianajn murojn kaj
artarajhojn. La belan katedralon oni konstruiis antau 600 jaroj.
Ofte oni povas rigardi la urb-anonciston, au rigardi strat-prezentulojn. Oni
povas remi boatetojn lau la rivero - unu el la plej longaj en Britio, kiu
dividas Anglion de Kimrio.
La romianoj konstruis Chestron por kontroli la sovaghajn kimrajn indighenojn,
sed hodiau oni audas ofte la kimran lingvon en la urbo, char la lingvo estas
vigla kaj ankorau parolata de multaj homoj en Kimrio.
La du tre grandaj urboj de Manchestro kaj Liverpool estas 50 kaj 30
kilometroj for de Chestro, kaj oni povas viziti Liverpool por rigardi la
hejmon de la "Beatles", la futbalan klubon, la interesan muzeon pri
maraferoj, kaj aliajn allogajhojn. Aliflanke, oni povas facile veturi en
Kimrion por vidi la montojn, arbarojn kaj tutan belan pejzaghon. Kimrio havas
ankau antikvajn metalminejojn kaj shtonminejojn, kie oni fabrikas la plej
fortajn kaj belajn ardezojn por tegmentojn.
La kongresejo estas tre komforta, moderna, altkvalita hotelo Moat House apud
la urbo-centro. Oni povas manghi au gasti en chi tiu hotelo au en aliaj ejoj
en la urbo - kaj ni sendos broshuron al vi pri gastejoj.
Inf. Ian Mac Dowall(BK), 40 Danehurst Road, Wallasey, L45 3JJ, Britio.
\\\// \\\//
( oo) (oo )
========oOOO==(_)=OOOo==================================oOOO=(_)==OOOo=======
G0NUE @ GB7GBY.#15.GBR.EU QTH - NORTH THORESBY, GRIMSBY
Esperanto + Amatora Radio - Pontoj al la mondo
=============================================================================
Read previous mail | Read next mail
| |