OpenBCM V1.13 (Linux)

Packet Radio Mailbox

DB0FHN

[JN59NK Nuernberg]

 Login: GUEST





  
RN9CWD > ESPERA   25.06.97 08:32l 136 Lines 4760 Bytes #999 (0) @ WW
BID : 410874RN9CWD
Read: GUEST
Subj: EUROPO-AZIO'97
Path: DB0AAB<DB0SL<DB0RGB<DB0ABH<DB0SRS<DB0ZDF<DB0AIS<DB0NDK<DB0ACH<ON4RAT<
      ON5VL<ON4AIC<ON1AEO<ON6AR<ON1CED<ON4KTK<GB7SXE<GB7VRB<GB7XJZ<GB7BNM<
      GB7GLO<GB7PZT<GB7MAX<GB7COV<GB7COV<GB7LWB<GB7BEN<GB7AVM<GB7SRC<GB7BST<
      GB7DEO<TA2G<RZ6HW<RK9CWW
Sent: 970622/0951Z @:RK9CWW.SVR.RUS.EU #:26582 [Ekaterinburg] $:410874RN9CWD
From: RN9CWD@RK9CWW.SVR.RUS.EU
To  : ESPERA@WW

INFORMO!  EUHROPO-AZIO'97     9-17 auhgusto 1997

  La urala montocheno, kunfandanta Euhropon kaj Azion en unu
kontinento Euhrazio, estas la plej tauhga loko por Euhropo-Azio -
tradicia forumo de euhropaj kaj aziaj esperantistoj.
  Jam trifoje al Uralo venis gastoj el Chinio, Finnlando, Germanio,
Japanio, Hungario, Koreio, Nederlando kaj el pluraj landoj de eksa
Sovetunio por partopreni chi tie en senpera interkomprenigho inter
la orienta kaj okcidenta "mondoj" pere de esperanto.
  9-17 auhgusto 1997 en Jekaterinburg okazos Euhropo-Azio'97. La
internacian "kongreseton" organizas URALA ESPERANTISTA SOCIETO kun
auhspicoj do MONDA TURISMO, RUSIA ESPERANTISTA UNIO kaj RUSLANDA
ESPERANTISTO.
  Euhropo-Azio'97 okazos en la Urala shtata profesia-pedegogia
universitato: tie trovighas konvenaj kunvensalonoj, oportunaj
loghchambroj kaj moder-preza manghejo.
  Char en 1997 la 82a Universala kongreso okazos en Auhstralio kaj
la 7an Internacian Esperanto-Kongreson akceptos Hispanio - landoj
malproksomaj, multekostaj kaj viz-problemaj - ghuste Euhropo-Azio
prezentas shancon nemultekoste kaj interese pasigi la someran ferion
en Esperantujo.

		JEKATERINBURG !!!
  En la lastaj jaroj Jekaterinburg farighis chiam pli konata kaj
vizitata de ruslandaj kaj ekserlandaj esperantistoj, kiel chiam pli
rimarkebla punkto sur la mapo de Esperantujo.
  En la urbo aperis RUSLANDA ESPERANTISTO, LA ONDO DE ESPERANTO kaj
BULTENO DE REU, funkcias eldonejo SEZONOJ kaj ESPERANTO-CENTRO, kiu
tegmentas:
-KOLEKTIVAN ESPERANTAN BIBLIOTEKON (kun pli ol 1600 volumoj
 de libroj en kaj pri esperanto),
-URALAN ESPERANTISTAN SOCIETON,
-URALAN LIBRO-SERVON,
-oficejon de RUSIA ESPERANTISTA UNIO kaj 
-TURISMAN SERVON.
En Euhropo-Azio'97 vi povos praktike konatighi kun la sperto akirita
de jekaterinburgaj esperantistoj en malfacilaj kondichoj de la
transira periodo al demokratio kaj liber-merkata ekonomio.
  La ekskursa kaj arta programoj ebligos konatighi ne nur kun la urala
chefurbo, sed ankauh kun la naturo de Meza Uralo, kun kulturo 
kaj tradicioj de uralaj popoloj.
  La 17an de auhgusto jekaterinburganoj kaj gastoj de la urbo festos la
tradician TAGON de la URBO. La festa programo enhavos plurajn
koncertojn , konkursojn, ekspoziciojn kaj tute surprizajn programerojn
sur la urbaj stratoj kaj placoj, kiujn kronos malfruvesperaj
fajroludoj.

	En la PROGRAMO

-Nia mondo en la tria jarmilo: Cheftemaj aranghoj.

-Esperanto en la nova jarcento: Internacia kanferenco pri la strategiaj
problemoj de la esperantista komunumo.

-Laborgrupoj pri informado, eksteraj rilatoj, komputado,
 instruado kaj kulturo.

-Gazetaraj konferenco.

-Skanzeno VRHHNJAJA SINJACHIHHA.

-Glacia kaverno de KUNGUR.

-Kulturoj kaj moroj de ruslandaj popoloj: prelegoj kaj
 folkloraj prezentoj.

-La tago de la URBO: Tradicia urba festo.

-Ekskurso tra la urbo.

-Urala geologia muzeo.

-Pikniko che la limo inter Euhropo kaj Azio.

-Internacia koncerto fare de la partoprenantoj.

-Interkona vespero.

-Paroliga kurso por komencantoj.

-Traduka rondo.

-Ludoj, kvizoj, loterio, konkursoj ...


	Kotiztabelo por RUSLANDO 
	kaj Shtatoj de estinta 
	Sovetunio

Ghis 30 jun. 1997 ... 150000 rub. ( 25 USD )
Surloke ............. 200000 rub. ( 35 USD )

La alighkotizo inkluzivas organizajn elspezojn, partoprenon en la 
labora kaj kultura programoj, "kongresan libron", insignon k.s.
La alighkotizo ne inkluzivas loghadon, manghadon, eksterurbaj
ekskursojn, enirpagon al muzeoj, pri kio aperos aparta informilo, kiun
ricevos chiuj alighintoj kaj interesighintoj.

Samfamilianoj kaj junuloj sub 26 jaroj pagas nur 50% de la alighkotizo
lauh sia kategorio. Infanoj sub 16 jaroj alighas senpage.

La alighkotizo ne estas repagebla, sed jes transdonebla al alia persono
konforme al ties agho kaj kategorio.

La partoprenantoj povos loghi en dulitaj chambroj de la hotelo de la
urala profesia-pedagogia universitato. La aktuala prezo por unu nokto
kaj persono estas 60000 rubloj ( 10 USD ). Eblas loghi ankauh en
komunloghejo.

La universitato posedas manghejon, kie oni povas moderpreze manghi 
kontrau 5000 ghis 10000 rubloj ( 1 ghis 2 USD ).

Che la organiza komitato haveblas informilo por alilandanoj.


	Rimarko de RN9CWD:
Chi tiu informilo estas tre proksima kopio de originala INFORMILO.
Demandoj estas bonvenaj. Mi havas informon pri la REGIONO kaj provos
disvastigi ghin kiel bulteno. Tamen ghi estas en angla, ve.

Vlad, 73!

ÉÍÍÍÍÍÍÍÍÍÍÍÍÍÍÍÍÍÍÍÍÍÍÍÍÍÍÍÍÍÍ»
º   RN9CWD@RK9CWW.SVR.RUS.EU   º
ÈÍÍÍÍÍÍÍÍÍÍÍÍÍÍÍÍÍÍÍÍÍÍÍÍÍÍÍÍÍͼ 
RN9CWD  -  a family club station.   Home tel. 7-3432-246707.
Yekaterinburg city  (former Sverdlovsk on old maps)
NO /qsl
NO /ack
Message timed (local): 14:06 on 22 06 97
Message sent using WinPack V5.5 (Freeware!)


Read previous mail | Read next mail


 13.07.2026 14:38:41lGo back Go up