OpenBCM V1.13 (Linux)

Packet Radio Mailbox

DB0FHN

[JN59NK Nuernberg]

 Login: GUEST





  
OK1AEY > ESPERANT 09.03.97 12:35l 49 Lines 2902 Bytes #-10719 (0) @ WW
BID : 937OK0PHL002
Read: OK1AEY GUEST
Subj: Pri ILERA
Path: DB0AAB<DB0PV<DB0WGS<OE3XBS<OE6XHG<OE3XPR<OE1XAB<OE3XZR<OK0PBX<OK0PHL
Sent: 970309/0910z @:OK0PHL.#BOH.CZE.EU  [Holice JO70XB] BCM1.38
From: OK1AEY @ OK0PHL.#BOH.CZE.EU   (Bozek)
To  : ESPERANT @ WW
X-Info: No login password

           De kie devenas nia Ideo?  (historio de ILERA).
           ÄÄÄÄÄÄÄÄÄÄÄÄÄÄÄÄÄÄÄÄÄÄÄÄÄÄÄÄÄÄÄÄÄÄÄÄÄÄÄÄÄÄÄÄÄÄÄÄÄ

  Estas tute  nature, ke Esperanto  ne evitis radioamatoran  sporton.
  Radioamatoroj el la tuta mondo  unuighas en la organizajho  ILERA - 
  Internacia Ligo de Esperantistaj Radioamatoroj. La membroj de ILERA 
  regule laboras en la zono de mallongaj  ondoj kaj faras  kontaktojm 
  per radiofonio  kie ili uzas Esperanton. Tiamaniere ili propagas la 
  ideon de internacia lingvo, interkomprenon  de diversaj  nacioj kaj 
  interkomprenon  de vasta publiko.
  Antau pli ol duonjarcento amatora radio komencis transsalti distan-
  cojn, landlimojn kaj  vastajn oceanojn por doni al la ordinara homo 
  teknikan  kapablon  por rekta vocha kontakto kun iu ajn loko sur la 
  terglobo.
  Historia  uzado de  Esperanto por  radioamatora komunikado komencas
  sur radioamatora  kongreso en Parizo en la jaro 1925 kaj per decido, 
  kiun chi tiu kongreso  akceptis por  prospero de Esperanto. Pro mul-
  taj politikaj, ekonomiaj  kaj organizaj problemoj antau la dua mond-
  militio  kaj baldau  post dua mondmilitio, Esperanto inter la radio-
  amatoroj multe nedisvastighis.  Fundamenton por disvastigo kaj apli-
  kado  de Esperanto  en  radioamatora laboro  metis en la jaro  1970 
  la 55a kongreso  de Universala Esperanto Asocio en Vieno, kie estis 
  fondita ILERA - .
  La unuan kunvenon (þfondan  kunvenonþ) partoprenis  dekkvar esperan-
  tistoj  radioamatoroj el 7 landoj.  La idea fonditio de ILERA estis 
  Austria esperantisto radioamatoro Rudi Bartosch, OE 3 RU. S-no Rudi 
  Bartosch  mortis  en la jaro 1973, sed lia ideo  disvastighas inter 
  radio amatoroj kaj esperantistoj.
  En ja  jaro 1977 farighis ILERA  faka grupo de UEA  kaj ghis hodiau
  havas  pli ol  500 membrojn  el  chirkau 50 landoj de la tuta mondo.
  Chiujare en novembro ILERA organizas mondan radioamatoran konkurson
  sur mallongaj ondoj, kiu dauras 48 horojn kaj dum kiu oni uzas Espe-
  ranton. Partoprenas stacioj el chiuj partoj de la mondo. Jam multajn 
  jarojn oni aranghas regulajn naciajn kaj internaciajn t.n."kunvenojn 
  en etero" dum kiuj oni uzas Esperanton. La ideo de tiujchi kunvenoj 
  estas konvinki vastajn vicojn de radioamatoroj, ke artefarita lingvo 
  Esperanto estas kapabla por praktika komunikado kaj ke Esperanto es- 
  tas lingvo per kiu oni povas facile solvi nunajn lingvajn problemojn 
  inter unuopaj nacioj. Tiunchi  realan  fakton dokumentas jam tio, ke 
  Esperanto post pli  ol 100  jaroj  de sia ekzistado farighas pli kaj 
  pli multe uzata lingvo, kaj  nome ne nur por tradukoj de klasika kaj 
  teknika literaturo, sed ankau en praktika internacia kontakto.
                                         
                                             Franta  OK 2 LS


Read previous mail | Read next mail


 15.07.2026 05:03:23lGo back Go up