OpenBCM V1.13 (Linux)

Packet Radio Mailbox

DB0FHN

[JN59NK Nuernberg]

 Login: GUEST





  
DF7TZ  > ESPERANT 18.09.96 10:39l 21 Lines 1100 Bytes #-10892 (0) @ WW
BID : 189601DB0MWS
Read: GUEST
Subj: Vere, vere!!!
Path: DB0AAB<DB0PV<DB0WGS<DB0RGB<DB0LAN<DB0MWS
Sent: 960918/0542z @DB0MWS.#BAY.DEU.EU [Muenchen, JN58SD, OP: DL2RBI]
de DF7TZ @ DB0MWS.#BAY.DEU.EU  (Karl-Heinz)

to ESPERANT @ WW

Mi kunsentas kun Kai,SM5DAD, ke ankau mi soifas pri Esperanto-novajhoj en
nia rubriko. Sed che mi estas chiam post la t.n. ferioj, ke tro multe da
aferoj supershutas min tiam. 
Che mi atendis la preparado de informbudo koncerne de nia urbofesto. Tie ni
chiam estas videblaj. Krome en la venonta semajno okazos la starto de nova
Esperanto-kurso kun informvespero por la publiko. Cetere, ni en nia urbo
Aleno (=Aalen) donas nun 3 paralelajn kursojn en la kadro de la vespera
klerigejo.
Mi nur povis partumi en tiu chi jaro la Ekumenan Esperanto-Kongreson en
la hungara Szombathely, kie laboris kongresante 130 partumantoj el 15 landoj
kaj el 11 diversaj kristanaj konfesioj. Mi povis lanchi gazetoartikolon en
nian lokan gazeton. Tio chio kostas pluan tempon, do mi nur nun povas ion
skribi en la rubrikon. Mi esperas, char mi estas Esperantisto, ke aliaj sekvas
mian ekzemplon kaj skribas al ni chiuj iliajn novajhojn, por ke la rubriko 
superfluas de vigleco!!!!
Ghis tiam salutas la tutan pkajhradiantan komunumon  Karl-Henriko, DF7TZ



Read previous mail | Read next mail


 16.07.2026 02:53:46lGo back Go up