OpenBCM V1.13 (Linux)

Packet Radio Mailbox

DB0FHN

[JN59NK Nuernberg]

 Login: GUEST





  
F6ILR  > ESPERA   09.06.96 12:40l 70 Lines 3000 Bytes #999 (0) @ EU
BID : 94003_F8KOP
Read: GUEST
Subj: ESPERANTO.ASEMBLEO DE GEPRAF.
Path: DB0AAB<DB0SL<DB0RGB<OK0PPL<OK0PKL<DB0JES<DB0GR<DB0BLO<DB0TEM<DB0GWD<
      DB0HRO<OZ4BOX<OZ3BOS<OZ7PAC<OZ3BUL<OZ3BOD<SK6FV<SK6YW<SM6GQW<PHONE<
      EA6QN<EA6RCB<EA6URP<EB6EJ<EA6IN<F5SLQ<F1HAQ<F5ROC<F8KKA<F8KIS<F8KOP
Sent: 960606/1830Z @:F8KOP.FPOC.FRA.EU [Poitiers] #:494003  $:94003_F8KOP
From: F6ILR@F8KOP.FPOC.FRA.EU
To  : ESPERA@EU

Raporto de la ghenerala asembleo de G.E.P.R.A.F. okazinta la 4an de majo 1996
en Bouresse (Francio 86).

La prezidanto F6ILR malfermas la asembleon je la 14a30.

Cheestantoj : F6ILR, F9ED, F6AXF, F6HOP, F5NQW, F1SVT.
Reprezentitaj : F1ULB, F1MMR, F1PVL, F1TQV, FA1TQX, F1VY, F2JA, F5IRX, F5MBX,
F5MHE, F5NAQ, F5NGM, F5RC, F5TTP, F6AUW, F6CLV, F6COB, F6DAG, F6FST, F6IRY,
F9FZ.

La prezidanto prezentas la agadraporton. En kelkaj vortoj :
- en 1995, GEPRAF farighis "asocian membron" de REF UNION. Tio estas bona
afero por la plej granda asocio de radio amatoroj en Francio, kiu celas
reprezenti chiujn fakojn de radioamatorismo.
- GEPRAF estis reprezentita en kelkaj aranghoj (Kongreso de REF Union en
Cherbourg, radioamatora renkontigho de Marennes, ktp...) kaj partoprenis
chiujn kunvenojn de la departementaj kaj asociaj prezidantoj che REF-Union.
- Esperanto daure aperas sur paket-radio, kiu nun estas tre facila rimedo
por komuniki, kiam la propagado ne taugas sur la dekametraj bendoj.

La agadraporto estas aprobita de chiuj.

La  kasisto  F6AXF prezentas la financan raporton. Nia grupo havas rezervon
je chirkau ses mil frankoj. La kontoj estas sanaj.
La financa raporto estas aprobita de chiuj.

Poste  ni  multe  parolas  pri  ILERA. GEPRAF repagis la membrokotizojn
al ILERA, kiu bezonas tiun monon por ghia agado.
Pasintjare ILERA sendis neniun bultenon al siaj membroj. Ni nur povas
esperi, ke baldau iu reprenos la taskon de bultenisto.
GEPRAF (fakte nia sekretario F9ED) multe helpis ILERA sendante plurfoje la
rondleteron al pluraj landaj reprezentantoj.
Ni povas rimarki, ke la aktiveco de ILERA malaltighas, kiam la malbona
propagado malebligas la dekametrajn kontaktojn.

Pri paketradio : Kelkaj sisopoj forvishas mesaghojn en Esperanto.
F5NQW jam spertis, ke Esperante skribitaj mesaghoj neniam atingis Anglio
kaj la samaj anglalingve skribitaj bone alvenis. F6ILR petos de chiuj
francaj sysopoj priatenti tion.

F9ED proponas, ke nia grupo havu klubejon kun materielo en la kastelo
de Gresillon. Pluraj pensas, ke ne estas sufiche da Esperantoparolantaj
radio-amatoroj por aktivi tiun stacion. Krome neniu E-a radioamatoro
loghas proksime por regule prizorgi la ejon. La plimulto rifuzas
starigon de klubejo en Gresillon.

GEPRAF havos budon en la venonta kongreso de REF-Union en
Tremblay-Villepinte je la 25a/26a de majo 1996.

F6ILR anoncas la kongreson de SAT-Amikaro en Limoges la 29an-31an de
marto 1997, kie li deziras starigi radiostacion.

Poste ni elektas nian novan estraron.
F6ILR : prezidanto                  F6HOP : vicprezidanto
F6AXF : kasisto                     F5TTP : vickasisto
F9ED  : sekretario                  F1SVT : vicsekretario

F6CLV,F5NQW,F5NAQ estas aktivaj membroj de nia administra komitato.

Fine F1SVT prezentas al la partoprenantoj la paketradion kaj la tre malgrandan
interfacon "Hamcom". Li pruvas, ke tiu rimedo estas simplega.

Redaktoroj : F1SVT Kristofo kaj F6ILR Jean-Jacques.
/ack



Read previous mail | Read next mail


 16.07.2026 12:38:27lGo back Go up