| |
G0NUE > ESPERA 12.04.96 07:25l 37 Lines 1160 Bytes #999 (0) @ WW
BID : 29176_GB7GBY
Read: GUEST
Subj: Esperanto - Humuro
Path: DB0AAB<DB0PV<DB0WGS<OE3XBS<S50BOX<S50BBS<IV3LAV<IV3AVQ<IW3QQV<I4UKI<
IK6RUY<IW0QMN<I0INU<IW0CFV<I0PMW<IW0FGK<IW0FEF<IK8LOV<IW7BNO<IK7MXD<
I7NRG<I8WYA<I8CWM<IW8PHV<IW9CNZ<IT9ICS<IT9YMS<9H1AX<9H1BBS<GB7DEO<
GB7BST<GB7SRC<GB7AVM<GB7WAR<GB7COV<GB7COV<GB7AYI<GB7BAD<GB7WRG<GB7CYM<
GB7EYM<GB7HUL<GB7GBY
Sent: 960411/1447Z @:GB7GBY.#15.GBR.EU #:29176 [Grimsby] FBB5.15c $:29176_GB7GB
From: G0NUE@GB7GBY.#15.GBR.EU
To : ESPERA@WW
El Esperanto Eko (Printempo 1996)
EN LA KLASCHAMBRO
de Vilchjo Simcock
Iufoje, inspektoro esploris la religian scion de la infanoj en lernejo. Li
eniris klaschambron, kaj demandis, "Kiu detruis la muregojn de Jeriko?"
Neniu respondis. Senpacience, la inspektoro fingromontris knabon:
"Vi... Kiu detruis la muregojn de Jeriko?"
"Vere," respondis la knabo, "Ne estas mi, sinjoro."
La inspektoro turnis sin al la instruistino, kaj demandis, "Chu vi audis
tiun?"
"Jes," respondis la instruistino, "kaj li estas kredinda. Mi estas certa, ke
li ne detruis ilin."
Muta de mirego, la inspektoro rapidegis al la oficejo de la lernejestro, kaj
informis lin pri la afero. La estro certigis lin, ke la instruistino bonege
konas siajn infanojn, kaj, ke li ankau kredas la knabon.
Finfine, la inspektoro iris al la oficejo de la chefo de la edukado-fako, kaj
diris al li, kio okazis. "Kion vi proponas fari pri tio?" li demandis.
"Ne ghenu vin!" respondis la chefo, "Mi ordonos al la konstrufako rekonstrui
la muregojn."
73 de Paul
G0NUE @ GB7GBY.#15.GBR.EU
Read previous mail | Read next mail
| |