OpenBCM V1.13 (Linux)

Packet Radio Mailbox

DB0FHN

[JN59NK Nuernberg]

 Login: GUEST





  
F1SVT  > ESPERA   28.03.96 16:31l 61 Lines 2594 Bytes #999 (0) @ EU
BID : 1459_F1SVT
Read: GUEST
Subj: Franca sekcio de ILERA : GEPRAF
Path: DB0AAB<DB0MWS<DB0RBS<DB0HOM<DB0GE<LX0PAC<ON7RC<ON1KGX<ON1KEZ<F6KIF<
      F6KBF<F6PTT<F5MSQ<F8REF
Sent: 960328/1029Z @:F8REF.FCEN.FRA.EU [Tours] #:271587 Z:37100 FBB5.15
From: F1SVT@F8REF.FCEN.FRA.EU
To  : ESPERA@EU

F1SVT/TPK 1.81 Msg #:1459  Le 24/03/96 a 11:28Z

Saluton kara geesperantistoj

Tio    mesagho   estas  kopion  de  la  rond-letero  de  GEPRAF  (grupo  de
Esperanto-parolantaj Radio-amatoroj en Francio) - Franca sekcio de ILERA.

CQ de F6ILR kaj F9ED.... Karaj geamikoj :

JARA KUNVENO DE GEPRAF
Kiel  vi  vershajne  scias,  ni  interkonsentis,  ke ghi okazos en Bouresse
(86410)  che  la  kultura  centro "la Kvinpetalo", la 4an de Majo je 14a30.
Dimanchon  la  5an okazos tie la kongreso de la Centrokcidenta Federacio de
U.F.E.  Kompreneble, la du eventoj estos sendependaj, sed ni profitos de la
malfermo  kaj  de la organizado de la centro. Interesatoj enskribighu antau
la  20a  de  Aprilo.  Se ne sufiche da lokoj estos en la Kvinpetalo (pro la
morgaua  kongreso),  oni  trovos  chambrojn  en hotelo, sed plimultekostaj.
Certe,  multaj  el  vi  jam  konas  tiun  EsperantoCentron,  situanta en la
departemento  "Vienne",  kiu  same kiel "Gresillon" estas fame konata de la
tutmonda  Esperantistaro. Bouresse estas facile atingebla automobile per la
RN147 ghis Lussac les chateaux kaj poste per la D727. Pertrajne ghis Lussac
les  chateaux  au  Poitiers  se  ne  eblas.  Ni veturigos la alvenontojn al
Bouresse. Pro tio bonvolu rapide anonci vin. (Tel : 49.84.92.31)
Jen la diversaj punktoj kiujn ni pridiskutos dum nia kunveno.
1. Renovigo de  nia  komitato.  Kandidatoj  anoncu sin. Tre facile vi povos
almeti  sur la folio "alighilo/rajtigilo", resendota antau la 20a de Aprilo
kun  viaj  instrukcioj...  Kiel  ni  jam  atentigis,  gejunuloj  estas  ege
bezonataj !!!
2. Niaj rilatoj kun ILERA.
3. Nia propa organizado kaj niaj rilatoj kun la aliaj asocioj de REF UNION.
4.  F5KSP  aktiveco,  kiam,  kie  ? Chu eblas organizi veran radioklubon en
Bauge (Gresillon) ?
5. Reaktivado de la "ligila kasedo" por niaj blindaj membroj.
6.  Niaj rond leteroj kaj la "projektitaj" dokumentoj de GEPRAF, analoge al
tiuj de REF UNION. Formato A4, facile reproduktebla.
7. Partopreno en la kongreso de REF UNION la 25 & 26 de majo en Villepinte.
8. Diversaj aliaj aferoj.
9. Nia financa situacio. ghi estas kontentiga. tamen kelkaj anoj ankorau ne
pagis  sian  kotizon  1996.  Tion ili povos fari kiel kutime, chu per banka
cheko  al  nia kasisto F6AXF, chu rekten per PcK/CCP Nantes 2883 39 W je la
nomo GEPRAF.

La prezidento Jean Jacques F6ILR
La sekretario Henri F9ED

***************** FINO ***************

Mi esperas ke multe da Esperantistoj vidos kaj legos tion mesaghon...

Kun multe da 73 

Kristofo ILERA 508

F1SVT@F8REF.FCEN.FRA.EU




Read previous mail | Read next mail


 16.07.2026 23:08:13lGo back Go up